Árpád Gálócsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Gálócsy
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1864 (1864-05-15)
en Tarnivci
Morto 26-an de novembro 1934 (1934-11-26) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Árpád Gálócsy [gAlOĉi] aŭ Gálocsy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gálócsy Árpád estis hungara inĝeniero, politikisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis gálócsi.

Árpád Gálócsy [1] naskiĝis la 15-an de majo 1864 en Hungara reĝlando en Tarnóc (nuntempa Tarnivci en Ukrainio), li mortis la 26-an de novembro 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Gálócsy akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1888, sed antaŭ la diplomo li estis asistanto samloke. Komence li havis gravajn postenojn en diversaj enlandaj metalurgiaj fabrikoj, sed en la jaro 1889 en Stirio en Judenburg. En 1899 li instalis propran kontoron en Budapeŝto. Inter 1903 kaj 1911 li redaktis minejan-metalurgian gazeton. Post Traktato de Trianon li politikadis por la hungaraj interesoj, eĉ li redaktis gazetojn, kie tiuj opinioj aperis. Li multe okupiĝis pri metalurgiaj prilaboroj. Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Erő átvitel nagyobb távolságra. – A német vaskohászok amerikai útja. 1–5. (1891)
  • A Gálocsy–Terényi-féle gázfejlesztő. – Egy honvédszobor és egy Ferencz József-rend története. – A prakfalvi vasgyár jubileuma. (1902)
  • Az aranylopás elleni védekezéskérdéséhez (1911)
  • La question de nationalité en Hongrie (1919; ankaŭ itale: La questione delle Nazionalità in Ungheria)
  • A hengerek üregezése. 1–3. (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]