Árpád Prandler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Prandler
Árpád Prandler
Árpád Prandler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1930 (1930-02-23)
en Kaposvár
Morto 4-an de februaro 2014 (2014-02-04) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo diplomatojuĝisto
vdr

Árpád Prandler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Prandler Árpád estis hungara diplomato, altlerneja instruisto, internacia juĝisto.

Árpád Prandler[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1930 en Kaposvár, li mortis la 4-an de februaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Prandler maturiĝis en gimnazio en 1948, poste li akiris diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952 kaj 1957. Inter la 2 diplomoj li estis asistanto samloke. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis membro de la universitata revolucia komisiono, tamen post monatoj li ne ricevis punon (kiel kutime). Ekde 1957 li estis lektoro, inter 1959-1962 li havis postenon en junulara studenta organizaĵo en Prago. Hejmenveninta ĝis 2005 li laboris en ministerio pri eksteraj rilatoj sed interrompe li plurfoje estis sendita al Unuiĝintaj Nacioj. Inter 1970-1985 li denove instruis jam kiel docento, en 1972 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Ekde 1981 li estis juĝisto de internacia juĝejo en Hago, ekde 2005 li okupiĝis pri militaj krimoj en Jugoslavio. Inter 1991 kaj 2006 li instruis ankaŭ en Universitato Corvinus de Budapeŝto. En 2005 li emeritiĝis en la ministerio, sed li tenis plu la ceterajn postenojn. Li ricevis premiojn en 1999 kaj 2002. Li edziĝis en 1952.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ENSZ Biztonsági Tanácsa (1974)
  • Nemzetközi szervezetek és intézmények (redaktoro, ankaŭ kunaŭtoro, 2001, 2005)
  • pluraj studentaj lernolibroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]