Íllar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Íllar
Illar (Almería, Andaluzio)
Illar (Almería, Andaluzio)
Illar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Illar
Poŝtkodo 04431
Retpaĝaro Illar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Illar
Demografio
Loĝantaro 434 [1]
Loĝdenso 22,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°59′N 2°38′U  /  36.983°N, 2.633°U / 36.983; -2.633 (Íllar) (mapo)Koordinatoj: 36°59′N 2°38′U  /  36.983°N, 2.633°U / 36.983; -2.633 (Íllar) (mapo)
Alto 425 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Illar (Andaluzio)
Illar (Andaluzio)
DMS
Illar
Illar
Illar
Illar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Íllar [+]
vdr

Íllar [Iĝar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria sur la meza fluejo de la rivero Andarax, en valo inter la montaroj Sierra de Gádor kaj Sierra Nevada, je altitudo de 425 msm. Ĝia municipa teritorio limas kun Huécija kaj Bentarique oriente, kun Instinción okcidente, Alboloduy norde kaj sude kun enklavo de la teritorio de Bentarique.

La areo de la municipo estas 19 km2 kie loĝas 434 geloĝantoj, do loĝdenso estas 22.8 loĝ./km2. Illar situas je 34 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis aktiva agado en epoko de Al Andalus. Post la ribelo de la moriskoj en la 16a jarcento la areo senhomiĝis.

En la 1990-aj jaroj la urbestro estis socialisto, poste de la dekstra PP.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 434 geloĝantoj de la municipo Illar estas 212 inoj kaj 222 viroj. En la 19-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 399 geloĝantoj, kaj aliaj 35 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 0, 0 inoj kaj 0 viroj, kaj mortis 6, 3 inoj kaj 3 viroj. Tiel la natura kresko estis -6 (-1.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 152 homoj (35.0%).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007