Ócsa
Ócsa (Oĉa) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Gyál.
Bazaj informoj
- Areo: 82 km²
- Loĝantaro: 8700
- Poŝtkodo: 2364
- Telefonprefikso: 29
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Lajosmizse-Kecskemét. Aŭtoŝoseo M5 preteriras. Gyál troviĝas je 14, Budapeŝto je 29 km-oj.
Historio
En la 13-a jarcento romanika baziliko konstruiĝis, kiun ekde la 16-a jarcento kalvinanoj uzas. La katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo en 1777 konstruiĝis. la urbo estas tipa agrara setlejo.
Vidindaĵoj
- Kalvinana preĝejo kaj monaĥejo (Ócsa)
- apuda torfejo apartenanta al Nacia parko
Famuloj
- en la urbo mortis poeto Tamás Falu