Óscar Esplá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Busto de Esplá (1923), fare de Vicente Bañuls (Real Academia de Bellas Artes de San Fernando, Madrido).

Óscar Esplá y Triay (Alikanto, 5-a de aŭgusto de 1886Madrido, 6-a de januaro de 1976) estis komponisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Esplá komencis studojn de muzikisto ankoraŭ infanaĝe, sed, laŭ patra deziro, studis inĝenierarton kaj filozofion en la Universitato de Barcelono. En 1911, post akiri premion de la Muzika Societo Nacia de Vieno per sia Suite Levantina, decidis dediĉis sin al la muziko.

Poste li translokiĝis al Germanio por komenci studojn de komponarto kaj dirigentado kun Max Reger, kaj post unu jaro al Parizo por studi ĉe Camille Saint-Saëns. Tamen lia stilo estis plisimila al tiu de Claude Debussy pri armonia traktado.

Esplá komponis nombrajn verkojn en la du venontaj jardekoj kaj akiris elstarecon ne tiom altan kiom tiu de sis samtempulo Manuel de Falla. En 1930 li ricevis katedron en la Konservatorio de Madrido. El aŭgusto de 1936 (komenco de la Hispana Enlanda Milito) estis direktoro de la Konservatorio de Madrido. Esplá estis respublikano, sed sentis sin minacata kaj tiele samjare en 1936 li kun sia familio translokiĝis al Belgio. Aliflanke Esplá timis la subpremadon fare de la naciistoj kaj ne povis reveni al Hispanio ĝis 1951.

Pro tio lia ekonomia situacio malbonegiĝis kaj povis nur kunlabori en la ĵurnalo Le Soir (1940-1943), influita de la nazioj (linio kunlaborista). Esplá tamen defendis el Le Soir judajn komponistojn kaj aŭtorojn "malpermesatajn". Tamen post la milito oni malpermesis al li dediĉi sin al del ĵurnalismo en Belgio.

Poste li estis direktoro de la ĵus kreita Laboratorio de Muzika Scienco en Bruselo en 1946, por priserĉi la psikologion de la muziko kaj la akustiko; poste Esplá translokiĝis al Parizo, kie li laboris por komponistoj kiaj Salabert kaj ricevis helpon de Unesco.

Revenis al Hispanio en 1951, kaj en 1956 li estis elektita akademiano de la Académie des Beaux-Arts de Parizo. En 1959 li ricevis medalon Gran Cruz de Alfonso X el Sabio (B.O.E. 02.041959)

Li malakceptis kunlabori en la celebrado de faŝisma evento nome 25 pacaj jaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Luis Español Bouché, "Oscar Esplá: la música en el exilio", Ateneístas Ilustres, Madrido, Ateneo de Madrid, 2005, págs. 261-270
  • Jan de Kloe, Oscar Esplá in Belgium (1936-1949), Columbus (Usono), Editions Orphée, 2001
  • Jeannine Bouché, Cancionero de Joaquín Turina y Óscar Esplá, Madrid, J. Bouché, 1998 (tesina leída en la U. de Toulouse-le-Mirail, 1975)
  • VV. AA., Sociedad Arte y Cultura en la obra de Óscar Esplá, Madrid, Instituto Nacional de Arts Escénicas y de la Música, 1996
  • Emiliano García Alcázar, Óscar Esplá y Triay: (Alicante, 5-8-1886, Madrid, 6-1-1976): estudio monográfico y documental, Alicante, Instituto de Cultura Juan Gil-Albert: CAM, Fundación Cultural, 1993
  • Antonio Iglesias, Óscar Esplá, Madrid: Servicio de Publicaciones de Educación y Ciencia. Secretaría Técnica, 1973