Örvényes
Örvényes (orvEnjeŝ) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred. La nomo signifas kirla.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 8241
- Telefonprefikso: 87
Situo
La vilaĝo situas inter montoj kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1093 laŭ la tiama ortografio "Ermenes". La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Germanoj refondis la vilaĝon en 1733. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo
- restaĵoj de romanika preĝejo el la 13-a jarcento
- muzeo en akvomuelejo, la unua akvomuelejo funkciis ekde 1211
- restaĵoj de romianaj konstruaĵoj
- postbaroka ponto tra rojo kun skulptaĵo pri Johano Nepomuka