Ĝenerala Gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ĉefgubernio en Polujo kaj Galicujo

La nomo Ĉefgubernio (ger. Generalgouvernement; pl. Generalne Gubernatorstwo) rilatis al teritorioj de la iama Dua Pola Respubliko, kiunj inter 1939 kaj 1945 la Germana Regno militokupis kaj ne rekte enigis en la regnan teritorion, samkiel al la tie starigitaj administraj strukturoj sub ĉefguberniestro kaj nazia funkciulo Hans Frank kaj ties vicguberniestro Seyß-Inquart kun sidejo en Krakovo. Ĝi entenis komence areon de 95.000 km² kaj estis pligrandigita la 1-an de aŭgusto 1941 per la antaŭe soveta Distrikto Galicujo je 142.000 km².

Proklamo de Ĝenerala Gubernio flanke de Nazia Germanio estis malkonkorda kun la internacia juro (konvencio el Hago de 1907) kaj konsekvence eksterleĝa. Tial ĜG estis subjekto nek de internacia juro nek de publika.

Publikaĵoj

  • Janusz Gumkowski, Tadeusz Kułakowski, Zbrodniarze hitlerowscy przed Najwyższym Trybunałem Narodowym (Krimuloj de Hitler antaŭ Plejsupera Nacia Tribunalo), Wydawnictwo Prawnicze, Warszawa 1965
  • Szymon Datner, Zbrodnie okupanta w czasie Powstania Warszawskiego w 1944 roku (Krimoj de okupanto dum la Ribelo de Varsovio en 1944), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Warszawa 1962
  • Czesław Madajczyk, Generalna Gubernia w planach hitlerowskich. Studia (Ĝenerala Gubernio laŭ planoj de Hitler. Studoj). , Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa, 1961
  • Roman Z. Hrabar, Hitlerowski rabunek dzieci polskich (1939–1945) (Hitlera homforkapto de polaj infanoj (1939-1945)), Wydawnictwo Śląsk, Katowice 1960

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj