Ĉina-germana kooperado (1911-1941)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĉina-germana kooperado (kunlaboro) havis komence de la 20-a jarcento gravan rolon en la historio de Ĉinio. Ĝi helpis parte modernigon de Ĉinio kaj ebligis al multaj ĉinoj lerni en Germanio kaj samtempe, reciproke certigis krudmaterialojn por la germana industrio.

La strikta kooperado daŭris fine de la 1920-aj jaroj ĝis 1937 kaj finiĝis antaŭ la japana-ĉina milito.

Fruaj ĉinaj-germanaj kontaktoj[redakti | redakti fonton]

Komence la komercado inter Ĉinio kaj Germanio okazis tra Siberio. Germanio ekuzis en la 18-a jc. la ŝipvojojn (unu ŝipo alvenis en Ĉinio 1751). Perdo de la Opia milito (1861) kaŭzis, ke Ĉinio devis malfermi siajn pordojn antaŭ la eksterlandaj varoj ankaŭ por Germanio. Tiam la komercado okazis tra brita aŭspicio, sed Germanio volis tion ŝanĝi, tiel apogis vaporŝipojn por direktaj transporteblecoj.

Okazis fondo de Germana-Azia Banko en 1890, Germanio atingis la duan lokon en la komercado malantaŭ Britio (1896). Tiutempe Germanio montris nenian aktivan koloniigan politikon kaj ŝajnis al la ĉina registaro helpanto en modernigo de la lando. Tiel ĉinoj petis helpon en konstruo de armeo, sed germanoj aktivis eĉ en la industrio.

Sub regado de Vilhelmo la 2-a, la rilato al Ĉinio ŝanĝiĝis al pli imperialisma, tiel Germanio postulis, akiris koncesiojn (Hankou, Tianjin, 1897), luon por 99 jaroj de Kiauĉou-golfo en Shandong.

La disbaton de la boksera ribelo (1900) partoprenis eĉ germanaj soldatoj, kio signis profundan pinton de la rilatoj. Okaze de la adiaŭo de la germanaj taĉmentoj, Vilhelmo la 2-a diris la t.n. hunparolon , en kiu li instigis je senkompata agado de la germanaj soldatoj. La kontaktoj inter la du landoj ne estis tre fortaj, ĉinoj eĉ deklaris militon kontraŭ Germanio en 1917 kaj reakiris koncesiojn en Hankou kaj Tianjin. La germanaj interesoj venis en manojn de la japanoj, en 1919 restis nur du germanaj firmaoj en Ĉinio (1913 estis ĉ. 300).

1920-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Germanio ne efektivigis imperialisman politikon kontraŭ Ĉinio, ekde 1926 pli kaj pli elvolviĝis teknologia kaj komerca kooperado inter la du landoj. Tion iom malhelpis la politika nestabileco en Ĉinio. Grava persono de tiu epoko estis Max Bauer, kiu agadis por modernigo de la ĉina industrio kaj armeo. Li proponis ankaŭ malgrandigon de la ĉina armeo per pli bone ekipita, trejnita armeo. Li agadis ankaŭ por malfermo de la ĉina merkato antaŭ la germanaj varoj, eksporto.

1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Junkers 1933.jpg
Livero de Junkers-aviadilo en 1933

Pro la monda ekonimia krizo, la komerco inter la du landoj ekprosperis nur post 1932, sed tion malfortigis konkuradoj, rivaladoj, diversaj intereskonfliktoj de ĉinaj rekonstruaj firmaoj, germanaj import-eksport-entreprenoj, Reichswehr ktp. Post la Mukden-incidento en 1931 – kiu rezultis japanan anekton de Manĉurio, la ĉina registaro komprenis gravecon de armea kaj militistara modernigo, evoluigo. Tio antaŭhelpis profundiĝon de la komercaj rilatoj flanke de la ĉinoj. Flanke de la germanoj, la komercan evoluon helpis la ekonomia politiko de la NSDAP, enpotenciĝante en 1933. La novaj naziaj gvidantoj preferis la komercon varon-kontraŭ-varo, kiu ne bezonis tiom da devizoj. Germanio bezonis tiutempe la krudmaterialojn kiel volframo kaj antimono.

Ekde 1933, la modernigon de la ĉina industrio kaj armeo konsilis Hans von Seeckt. Ankaŭ li proponis malgrandan, sed bone ekipitan, trejnitan ĉinan armeon.

Heinkel 111A, unu el 11, kiun aĉetis la ĉina aviada ministerio

Oni fondis en januaro de 1934 la entreprenon Handelsgesellschaft für industrielle Produkte (mallonge: Hapro) por centrigi la industriajn interesojn de Germanio en Ĉinio. En aŭgusto de 1934, oni subskribis kontrakton pri ŝanĝo de ĉinaj krudmaterialoj kaj agrikulturaĵoj kontraŭ germanaj industriaj produktoj kaj teknologioj. Tiu kunlabora formo tre helpis la ĉinan registaron, ĉar ĝi havis ĉiam negativan buĝeton pro la interna milito kaj tiel ĝi ne povis akiri internaciajn monpruntojn.

Von Seeckt transdonis sian postenon al generalo Alexander von Falkenhausen kaj reveturis al Germanio en marto de 1935.

Ankoraŭ menciindas, ke la ĉina burĝa leĝaro – enkondukita en 1930 – baziĝis ĉefe sur la germana.

Industriigo de Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La ĉina ministro Ĉiang Co-pin kaj akomponantoj vizitas en 1928 la germanan AEG-uzinon


Ĉinio havis en 1936 nur ĉ. 16.000 km da fervojaj linioj, malpli ol imago de Sun Jatsen, 150.000 km. Duono de tiu 16.000 km restis en la okupita Manĉurio. La malrapida evoluo de la ĉina trasporta modernigo baziĝis sur intereskonflikto de la eksteraj landoj. Ekz. la kvar-potenca konzorcio de 1920 (Britio, Francio, Usono, Japanio) havis la celon, reguligi eksterlandajn investojn en Ĉinion. Laŭ la kontrakto, se unu el la kvar landoj volas doni krediton al la ĉina registaro, tiu devas akiri aprobon de la aliaj landoj. Ankaŭ la ekonomia krizo singardemigis la ŝtatojn pri monpruntado.

Spite al ĉio, la konstruo de fervojo en Ĉinio povis – per ĉina-germana kontrakto – rapide evolui en jaroj de 1934 ĝis 1936. Gravaj linioj estiĝis inter Nanchang, Zhejiang kaj Guizhou. Tiun evoluon ebligis, ke Germanio bezonis por la krudmateriala eksporto el Ĉinio efikan transportan sistemon. Krom tio, tiuj fervojaj linioj helpis la ĉinan registaron konstrui industrian centron sude de Jangce. La fervoja linio servis ankaŭ la armean liveradon.

La plej granda industria projekto de la ĉina-germana kooperado estis la trijara plano de 1936, kiun efektivigis la nacia krudmateriala komisio de la ĉina registaro kaj Harpo (vidu supre). La celo de la projekto estis fortigo de la ĉina armeo pro povi defendi sin kontraŭ la atendata japana atako kaj elkonstruo de estonta industria centro.

Grava elemento de la plano estis la monopoligo de ĉiu uzino, kiuj okupiĝis pri volframo kaj antimono; establo de centra ŝtal- kaj maŝinfabriko en provincoj kiel Hubei, Hunan kaj Sichuan; evoluigo de energiocentraloj kaj kemiaj fabrikoj. Kadre de la plano okzis amasa edukado de inĝenieroj por gvidi la ŝtatajn projektojn.

Kvankam la plano estis promesplena, ne multaj realiĝis el tio pro la milito kontraŭ Japanio de 1937.

Armilizado de Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Parto de la komerco estis la militarista edukado, pri kiu respondecis grandparte Alexander von Falkenhausen. La planoj de Hans von Seeckt postulis drastan malpliiĝon de la soldataro al 60 bone trejnita, edukita divizio. La tuta oficira stabo, kiu estis edukita ĝis 1927 en la Whampoa-militara akademio, estis kvalite apenaŭ pli bona ol la ĝistiamaj armeaj gvidantoj. Oni perfektigis ĉ. 80.000 soldatojn en 8 divizioj laŭ germanaj standardoj. Tiuj formis eliton de la ĉina armeo kaj post kiam la konflikto de Marco-Polo-ponto etendiĝis al milito, du trionoj de tiuj soldatoj partoprenis en batalo de Shanghai (1937).


La germana helpo ne konsistis nur el trejnado, edukado. Ili ankaŭ helpis la militaran ekipadon de la armeo. Oni komencis projektojn por konstrui armil- kaj municiproduktajn fabrikojn ĉe Jangce. Oni ekz. en Hanyang trakonstruis fabrikon en 1935-1936 por produkti Maksim-maŝinfusilojn, diversajn 82mm-ajn pafilegojn (Mörser (pafilego)) kaj la fusilojn Chiang Kai-ŝek (中正式; Zhōngzhèng Shì), kiu lasta baziĝis sur german Karabiner 98k. Plua fabriko estis planita por produkti mustardan gason (sed ne okazis), gasmaskojn.

En majo de 1938 on establis pluajn fabrikojn en Hunan por produkti artileriojn de 20mm, 37mm kaj 75mm. Alia fabriko – konstruita fine de 1936 en Nanking - servis por produktado de optikaj ekipoj kiel binokloj por dist-lornoj. Oni ankaŭ konstruis pluajn fabrikojn por produkti maŝinfusilon MG-34, montarajn pafilegojn en diversaj kalibroj kaj eĉ maŝinerojn por malpeza tanko (Kfz. 222) de la ĉina armeo. Oni establis ankaŭ esplorajn institutojn, gvidatajn de ĉinaj inĝenieroj edukitaj pli frue en Germanio.

Ĉinio mendis en 1935 kaj 1936 entute 315.000 ŝtalkaskojn kaj fusilojn de Mauser. Ĉinio ankaŭ importis aviadilojn de Junkers, Heinkel kaj Messerschmitt, kiuj estis muntitaj en Ĉinio.La ĉinoj ankaŭ aĉetis haŭbizojn de Krupp, Rejnmetalon, kontraŭtankajn kanonojn kaj montarajn pafilegojn kiel PaK 37mm, same kirasitajn veturilojn kiel kirasaŭto I.

Ĉar la trejnita, parte bone ekipita ĉina armeo povis malrapidigi, kostigi la japanan invadon, la ĉina nacia registaro havis tempon translokigi la politikan kaj industrian infrastrukturon al Sichuan.

Finiĝo de la germana-ĉina kunlaboro[redakti | redakti fonton]

La dua japana ĉina milito komenciĝis la 7-an de julio 1937 kaj neniigis ĉiujn evoluojn kaj promesojn de la lastaj dek jaroj. Adolf Hitler elektis Japanion por alianciĝo kontraŭ la Sovetunio, pro ties pli bonaj militistaraj kapacitoj. La situo plimalboniĝis post la neataka pakto inter Ĉinio kaj Sovetunio (21-an de aŭgusto 1937), spite al akraj protestoj de la ĉina lobio kaj la germanaj investistoj. Germanio ne akceptis pluajn mendojn el Ĉinio.

Kvankam ekzistis planoj pri repacigo de Japanio kaj Ĉinio per germana helpo, tion faris neakceptebla la amasmurdo en Nanking en decembro 1937. Komence de 1938, Germanio rekonis Manĉukuon kiel sendependan landon. En aprilo de tiu jaro, Hermann Göring malpermesis liverojn de militara materialo al Ĉinio kaj en majo multaj germanaj konsilistoj estis retiritaj pro premo de Japanio. Ankaŭ Von Falkenhausen forlasis Ĉinion fine de junio 1938.

Wang Ching-wei de la Marionetregistaro renkontiĝas en 1941 kun naziaj diplomatoj

Ĉar Japanio havis monopolstaton en Manĉurio, la politika ŝanĝo ne alportis fruktojn por Germanio. Eĉ kiam en 1939 Germanio subskribis la Hitler-Stalin-pakton kun la Sovetunio, la rilatoj malboniĝis. Dum la mallonga periodo ĝis atako de Germanio al Sovetunio, Germanio povis transporti varojn per la transsiberia fervojo, sed la transportita kvanto estis tre modesta.

Ĉar la japana-germana kooperado ne estis fruktodona, Germanio ne rompis tute la kontaktojn kaj Germanio en julio de 1941 rekonis oficiale la reorganizitan registaron de Respubliko Ĉinio sub Wang Ching-wei en Nanking. Post la atako ĉe Pearl Harbor, Ĉinio alpaŝis la aliancanojn kaj deklaris militon kontraŭ Germanio la 9-an de decembro 1941.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Chiang Wei-kuo, filo de Ĉang Kajŝek partoprenis oficiran edukadon en Germanio

La fruan ĉinan-germanan kooperadon helpis, ke Germanio ne proksimiĝis kun koloniismaj celoj al Ĉinio. La kooperado inter la du landoj floris en la 1930-aj jaroj, baziĝis ĉefe je krudmateriala bezono de Germanio, kiu reciproke helpis en industria kaj militistara modernigo de Ĉinio.

Kvankam la kooperadon finis la japana atako kontraŭ Ĉinio kaj alianciĝo de Germanio kaj Japanio, la akirita scio, edukado, spertoj ne perdiĝis, la edukitaj homoj helpis efektivigi la naciajn celojn en la Ĉina Popola Respubliko kaj grandparte en Tajvano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • William C. Kirby, Germany and Republican China, Stanford University Press, 1984; ISBN 0-8047-1209-3
  • F. F. Liu, A Military History of Modern China 1924–1949, Princeton University Press, 1956.