Ĉukĉa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = ckt

Ĉukĉa (luoravetlana) lingvo (memnomo лыгъоравэтльан йилйил) estas disvastiĝinta en rusiaj regionoj de Ĉukotko kaj Korjakio, ankaŭ en parto de Jakutio. Estas ĉ. 11 mil parolantoj. Skribsistemo estas bazita sur la cirila alfabeto (uzata ekde 1936), ĝi enhavas du specifajn signojn: Ӄӄ kaj Ӈӈ.

Malgraŭ negranda kvanto de parolantoj, la ĉukĉa estas uzata en eduka sistemo. En ĝi regule aperas radi-elsendoj. La ĉukĉa restas la ĉefa lingvo de ĉiutagaj interparoloj inter ĉukĉoj.

En la ĉukĉa aperas origina kaj tradukita literaturo, sed fiksita tut-ĉukĉa skriba formo ankoraŭ ne estas firme establita. La ĉukĉa ankaŭ estas uzata en loka radio.

Jen la moderna ĉukĉa alfabeto:

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Ӄ ӄ Л л Ԓ ԓ М м Н н Ӈ ӈ О о П п Р р С с Т т У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

La ĉukĉa en edukado

La ĉukĉa lingvo estas uzata por instrui en baza lernejo. Post kelkaj unuaj studjaroj ĝin anstataŭas la rusa, la ĉukĉa estas studata tiam kiel unu el studobjektoj.

Specifaĵoj

La ĉukĉa estas i. a. elstara pro (nun niveliĝanta) diferenco inter vira kaj virina prononco.