Ĥinino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kinino.
Ĥinino
Plata kemia strukturo de
Ĥinino
Tridimensia kemia strukturo de
Ĥinino
Kemia formulo
C20H24O2N2
CAS-numero-kodo 130-95-0
ChemSpider kodo 84989
PubChem-kodo 8549
Merck Index 15,8177
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka lumsensiva solidaĵo
Molmaso 324.424 g·mol−1
Denseco 1.293g cm−3
Fandpunkto 177  °C
Bolpunkto 495.9  °C
Refrakta indico  1,6250
Ekflama temperaturo 253.7  °C[1]
Acideco (pKa) 5.07
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 74 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R42/43
Sekureco S22/24/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H317, H319, H334
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+341, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Ĥinino[3] (aŭ kinino) estas alkaloido eltirebla el la planto kinkono. La kemia formulo estas C20H24N2O2.

Ĝi estis malkovrita en 1820 de Pierre Joseph Pelletier kaj Joseph Bienaimé Caventou. Ili dispartigis blankan kristalan, malfacile solveblan pulvoron. Ĝi estas amara.

Ĥinino efikas kiel sendolorigilo kaj senfebrigilo. Pli frue ĝi estis uzata kontraŭ malario.

Ĝi estas depende de la dozo toksa aŭ kaŭzas okaze de ofta enpreno alergion. La tokseco baziĝas sur obstaklo de DNA-sintezo kaj sur malhelpo de enzimfunkciado de la hista spirado.

La trodozigo povas kaŭzi kapturniĝon, kapdoloron, orelzumadon, surdecon kaj ekblindiĝon. La toksa dozo estas ĉirkaŭ 8-10 g da ĥinino. La morto okazas pro centra paraliziĝo de la spirado.

Ĥinino fluoreskas dum lumigo per UV-lumo.

Pri «kinino» kaj «ĥinino»[redakti | redakti fonton]

La latina nomo estas Chininum, kio devus sekvigi esperantigon ĥinino. Tian formon donas pluraj nacilingvoj:

La formo kinino, ŝuldata al la ĥo-fobio, estas konfuza: tio estus la internacia nomo de hormono, tute alia substanco:

Tamen la PIV-oj pri tio ne scias.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]