Ŝiroko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo temas pri la vento Ŝiroko; pri aliaj signifoj de la vorto vidu sube.


La Ŝiroko estas varmega vento venanta el sudaj ĝis sudorientaj direktoj, kiu blovas de la Saharo trans la mediteraneo. Ĝi ofte okazas dum printempo, frua somero kaj aŭtuno.

Ĝi estiĝas per la diferencaj temperaturoj inter malvarmaj regionoj de malalta aerpremo en norda Afriko kaj la varmega aero super la Saharo. Ju pli granda estas la diferenco de la temperaturoj, des pli forta fariĝas la Ŝiroko. Pro ĝia estiĝo super la dezerto ĝi kunportas grandajn amasojn de sablo. Pro tio la aero koloriĝas flave. Videbleco povas esti reduktita ĝis malpli ol 1000 metroj.

Ŝiroko de Libio blovanta polvon trans la mediteraneo, Malto, Italio, kaj Greklando

Super Afriko la Ŝiroko estas seka, super la Mediteraneo ĝi alprenas malsekecon, kiu forpluvas ofte super la eŭropaj landoj.

La Ŝiroko portas laŭ regiono diversajn nomojn:

la ŝiroko kaj ĝies estiĝo
Lando Nomo
Italio Scirocco, Sirocco
Hispanio Leveche
Katalunio Xaloc
Greklando Sirkos
Albanio Shrokë, Shroka
Kroatio Jugo (suda vento)
Montenegro Jugo
Francio Marin, Sirocco
Nordafriko Chergui, Chili, Ghibli, Khamsin, Sirocco

[redakti] Ŝiroko, nomo por aliaj aferoj

Scirocco estas la nomo de

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj