Ŭatanabe Kazuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kazuro Ŭatanabe
Persona informo
Nomo Kazuro Ŭatanabe
Dato de naskiĝo 1-a de majo 1955
Loko de naskiĝo Kuŝiro
Okupo
Aĝo 58
v  d  r
Information icon.svg

Kazuro Ŭatanabe, (japane : 渡辺 和郎 [Ŭatanabe Kazurō] (naskiĝis la 1-an de majo 1955 en Kuŝiro) estas amatora japana astronomo.

Li estas ano de la Japana societo de astronomio kaj de la Orienta Astronomia asocio.

Li estas verkinto aŭ kunverkinto de pluraj libroj pri astronomio , inter kiuj :

  • 小惑星ハンター, Shōwakusei hantā = "Ĉasisto de asteroidoj",
  • 天体写真マニュアル, Tentai-shashin manyuaru, = "Gvidlibro de fotografio de la ĉielaj korpoj"
  • 僕らの夢の星空, Bokura no yume no hoshizora = "La nokta ĉielo de niaj revoj"

Li kunlaboras al la revuo 月刊天文ガイド, Gekkan tenmon gaido = "Monata astronomia gvido"

Kun pluraj junaj disĉiploj li kunmalkovris 670 asteroidojn (inter kiuj la planedeto 46610 Bésixdouze nomita alude al la asteroido B 612 de la Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry).

La asteroido 4155 Watanabe estis nomita en lia honoro.