Șinca Nouă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Șinca Nouă
Komunuma centro
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Brașov
Alinome Újsinka hungare, Neu-Schinka germane
Komunumo Poiana Mărului
Iama hungara departemento Fogaras (reĝa departemento)
Situo 45° 42′ N, 25° 15′ O (mapo)45.69527777777825.246388888889Koordinatoj: 45° 42′ N, 25° 15′ O (mapo)
Șinca Nouă (Rumanio)
Șinca Nouă (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 507210
Loĝantaro 1,682
vdr

Șinca Nouă [ŝinka noŭə] (hungare: Újsinka, germane: Neu-Schinka) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Brașov. En 1910 ĝi havis 1 711 rumanajn kaj hungarajn loĝantojn kaj en 1992 1 639 rumanajn loĝantojn. Ĝi estis menciita unue skribe en 1805. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre apartenas al ĝi Paltin. Ĝis 1968 ĝi estis memstara komunumo, sed perdis tiun privilegion pro rifuzo de la anoj eniri en kolektivon; tiam ĝi apartenis al la komunumo Poiana Mărului. Nun ĝi denove estas komunuma centro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La ligna ortodoksa preĝejo

La vilaĝo ricevis la titolon "eŭropa vilaĝo" pro kelkaj modernigaj paŝoj: restaŭrado de kirko, poŝtelefona reto, metana reto, ĝemeliĝo kun germana municipo.

En Șinca Nouă troviĝas ligna preĝejo konstruita ĉirkaŭ 1600. Kiel sola ortodoksa preĝejo de la regiono ĉirkaŭ Făgăraș ĝi ne estis detruita de la aŭstra generalo Nicholas Adolf von Bukow (ĉ. 1762), laŭdire ĉar li ne trovis ĝin.

Ĝemeleco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.