121725 Afidaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
121725 Afidaso
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 121725 Aphidas
Aliaj nomoj 1999 XX143
Malkovro
Malkovrinto Carl W. Hergenrother
Dato de malkovro 13-a de decembro 1999
Loko de malkovro Amado (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2,681 Tm (17,921 AU)
1,432 Tm (9,576 AU)
3,930 Tm (26,267 AU)
Discentreco 0,4657
Meza anomaliangulo 221,555°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 6,786°
Periodo 27711,253 tagoj  (75,869 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
103,915°
Argum. de periapsido 215,731°
Terdistanco
- Minimuma

1,281 Tm (8,565 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 84 km
Geometria albedo ~ 0,091
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 8,6
vdr

121725 Afidaso estas meze granda asteroido malkovrita la 13-an de decembro 1999 de la usona astronomo Carl W. Hergenrother elde la Observatorio Fred Lawrence Whipple en Amado (Arizono, Usono).

Ĝi estas Centaŭro: klaso da asteroidoj, kiuj orbitas inter Jupitero kaj Neptuno.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito ekstere tanĝas tiun de Saturno kaj krucas tiun de Urano: ĝi estas saturnrenkonta kaj uranorenkonta asteroido.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la centaŭro Afidaso de la helena mitologio. Dum la batalo inter centaŭroj kaj Lapitoj, Afidaso restis ebrie dormanta; li estis mortigita dum sia dormo far'de la lapito Forbaso per lanco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (121001–122000)Poste:
(121724) 1999 XG141121725 Afidaso(121726) 1999 XU148