3927 Feliciaplatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
3927 Feliciaplatt
asteroido
Oficiala nomo 3927 Feliciaplatt
Aliaj nomoj 1981 JA2 ; 1985 TD1
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-a de majo 1981
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
328,329 Gm (2,195 AU)
283,898 Gm (1,898 AU)
372,760 Gm (2,492 AU)
Discentreco 0,135
Meza anomaliangulo 131,709°
Klinangulo 1,952°
Periodo 1187,611 tagoj (3,252 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,11 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
255,541°
Argum. de periapsido 26,285°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,0
v  d  r
Information icon.svg

3927 Feliciaplatt (aŭ 3927 Feliciaplato) estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 5-an de majo 1981 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝi estis nomita en honoro de Felicia Platt, patrino de la usona matematikisto John Platt.

Dum sia lernado en Kalifornia Instituto de Teknologio, John Platt malkovris du asteroidojn la 25-an de septembro 1984. Li nomis la unuan 3237 Victorplatt en honoro de sia patro, sed ne sufiĉe rapide petis por doni al la alia la nomon de sia patrino. La geedzoj Eugene kaj Carolyn Shoemaker do lasis John Platt nomi Feliciaplatt la asteroidon 3927, kiun ili estis malkovrintaj kelkaj jaroj antaŭ[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asteroidoj malkovritaj de John Platt (el la retpaĝo de John Platt) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (3001 - 4000) Poste:
3926 Ramirez 3927 Feliciaplatt 3928 Rando