7 (nombro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Sep» alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 7.


Sep (7) estas la natura nombro kiu sekvas de 6 kaj antaŭas de 8.

La nombro 7 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:

Pri la nombro 7

  • 7 estas primo.
  • 7 estas la atomnumero de nitrogeno.
  • Estas 7 tagoj en 1 semajno.
  • Estas 7 tononomoj en muziko (laŭ klasiko maniero de kalkulo, tamen reale notoj estas 12 por ĉiu dufoja ŝanĝo de frekvenco de la sono).
  • La sepa grupo de nombroj, laŭ Brazila folkloro, apartenas al virŝafo, kaj la nombro 7 mem rilatas al aglo.
  • 7-kvadrato estas geometria formo el 7 kvadratoj.
  • Seplatero estas plurlatero kun 7 lateroj.
  • Sepedro estas pluredro kun 7 edroj.
  • Radioamatoroj uzas la vorton sepen por eviti konfuzon kun "ses" dum malfacilaj eteraj kondiĉoj. sepen estas registrita en la Nova PIV.

Vidu ankaŭ