a-ha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
a-ha
Bazaj informoj
Deveno Norvegio Oslo, Norvegio
Ĝenroj Sintezila popmuziko
Nova ondo
Pop-rokmuziko
Aktivaj jaroj 19821994
1998 - nuntempo
Eldoninto Warner Bros. Records
Warner Music Group
Polydor Records
Universal Music Group
Retejo a-ha
Membroj

Morten Harket
Magne Furuholmen
Paul Waaktaar-Savoy

vdr

a-ha estas norvega muzikgrupo kiu estis plej disvastigita en la 1980-a jardeko. Tamen, la grupo plu estas populara tra la 1990-a jardeko kaj la 2000-a jardeko. La stilo de la grupo apartenas al la "Sintpopo" (Synth Pop) kaj "Roko" (Rock) stiloj.

Membroj de la bando[redakti | redakti fonton]

La bando estas triopo kiu konsistas el:

Historio[redakti | redakti fonton]

La membroj de a-ha unue renkontiĝis en 1979, dum la "Norvega Rok-Konkurso". Magne kaj Paul havis bandon nomatan "Bridges", kaj tie Morten spektis ilin. Artistoj kiel Jimi Hendrix, Janis Joplin kaj precipe The Doors influis la muzikon de Bridges. Tiam, Morten estis kantisto de la muzikgrupo "Soldier Blues", kiu ludis bluson kaj soulon.

Post tio, a-ha estis kreita en 1982, en Norvegio. En januaro de 1983 ili vojaĝis el Norvegio en Londonon, por fari muzikokarieron.

En 1982, Magne trovis la nomon "a-ha" en la notlibro de Paul, kiel parton de kantoteksto. Tiu nomo estis elektita kiel la nomo de la grupo ĉar en multaj lingvoj ĝi esprimas bonan surprizon aŭ bonajn aferojn ĝenerale. Ĝi ankaŭ estas mallonga kaj facile prononcebla.

a-ha atingis sian plej grandan sukceson per sia unua albumo, kun la furorkanto "Take On Me". Tiu muzikaĵo kondukis la bandon ĝis la unua pozicio de populareco en Usono kaj en Britio.

En la 1990-a jardeko, post la lanĉo de la albumo "Memorial Beach", la bandmembroj okupiĝis pri siaj unuopaj karieroj.

Post ludi "The Sun Always Shines On TV" kaj "Summer Moved On" (nova kanto tiam) en la koncerto de Nobel-premio en 1998, la triopo reunuiĝis en la studion por registri la albumon "Minor Earth | Major Sky".

En 2009, post la lanĉo de "Foot of the Mountain", a-ha anoncis ke la bando disigos ĉe la fino de 2010. Ĝis tiam, dum la tuta jaro 2010, ili faros grandan adiaŭan turneon tra la tuta mondo.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Koncerta albumo[redakti | redakti fonton]

Videoj (VHS kaj DVD)[redakti | redakti fonton]

  • "Headlines And Deadlines - The Hits of a-ha" (1991) - VHS / DVD
  • "a-ha - Live in South America" (1993) - VHS / Laser Disc (Laser Disc nur en Japanio)
  • "a-ha live at Vallhall - Homecoming" (2001) - DVD
  • "a-ha - The Videos" (2003) - DVD (nur en Hispanio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]