Abraham Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Jacobi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1830 (1830-05-06)
en Hartum
Morto 10-an de julio 1919 (1919-07-10) (89-jaraĝa)
en Lago Georgo
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato de GöttingenBonna universitatoUniversitato Greifswald
Familio
Edz(in)o Mary Corinna Putnam Jacobi
Infano Marjorie Jacobi McAneny
Okupo
Okupo infankuracisto • kuracisto • universitata instruisto
vdr

Abraham Jacobi (prononco [A:braham jaKO:bi], naskiĝis la 6-an de majo 1830 en vilaĝo Hartum, komunumo Hille en Vestfalio (Germanio); mortis la 10-an de julio 1919 en Bolton Landing, Novjorkio) estis germana kuracisto, kiu konsideriĝas la fondinto de pediatrio en Usono. Li malfermis la unuan usonan infanklinikon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Abraham Jacobi frekventis bazlernejon en Minden kaj, post diplomiĝo de mezlernejo, studis medicinon en la universitatoj Greifswald, Göttingen kaj Bonn, kie li doktoriĝis en 1851.

Baldaŭ post diplomiĝo, li aliĝis al la revolucia movado en Germanio. Li estis arestita pro akuzo de esti membro de la Komunista Ligo. La Kolonja Komunista Proceso finiĝis la 12-an de novembro 1852 kun lia malkondamno, kaj Jacobi elmigris en 1853 tra Anglio al Usono.

En 1860 Jacobi ricevis la unuan usonan katedron pri infanaj malsanoj en la medicina kolegio de Novjorko (New York Medical College) kiel profesoro pri infanaj malsanoj, kiu inkludis laboron en la hospitalo Mount Sinai rande de la Centra Parko en Novjorko.