Adolf Dux

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf DUX [duks], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dux Adolf estis hungara ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto, membro de Societo Kisfaludy.

Adolf Dux

Adolf Dux naskiĝis la 25-an de oktobro 1822 en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 20-an de novembro 1881 en Budapeŝto.

Biografio

Adolf Dux devenis el malriĉa juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj en Vieno, poste li instruis kaj ĵurnaladis. Li interesiĝis pri la hungara literaturo kaj tradukadis poemojn de Petőfi germanen. En 1870 li ricevis premion de Societo Kisfaludy kaj li membriĝis. Li longe estis ĵurnalisto de germanlingva ĵurnalo Pester Lloyd en Budapeŝto.

Verkaro (elekto)

Fontoj