Adrienne Bolland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adrienne Bolland en 1921

Adrienne Bolland, naskiĝinta la 25-an de novembro 1895 en Arcueil en departemento Val-de-Marne, mortinta la 18-an de marto 1975 en Parizo, estis franca aviadistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la plej juna el ses infanoj en sia familio. Ŝi ricevis sian pilot-diplomon la 26-an de januaro 1920 kaj poste atingis serion da sukcesoj :

  • unua virina prov-piloto dungita de la « socio de aviadiloj Caudron » en februaro 1920.
  • dua virino transfluginta la Manikan Markolon la 25–an de aŭgusto 1920.
  • unua virino transfluginta la Andojn la 1-an de aprilo 1921.
  • rekordo de lopoj en 1924 kun 212 lopoj en 72 minutoj. Poste en intervjuo donita al la magazino « Icare » ŝi konfidis, ke ŝi ne konsideras tion kiel rekordon, ĉar ŝia celo estis venki la 1111 lopojn de la tiama vira rekordo. Sed ŝia aviadilo ne rezistadis.

Transflugo de Andoj[redakti | redakti fonton]

Alveninte per ŝipo en Bonaeron en januaro 1921 kun sia mekanikisto Duperrier, ŝi vane atendis pli efikan aviadilon promesitan de unu el la fratoj Caudron. Do ŝi decidis flugi per sia Caudron G3, kiu kapablis atingi nur la altitudon de 4200 metroj. Laŭ sia posta intervjuo al la gazeto « Icare » ŝi estis tro maldike vestita kaj tre suferis pro malvarmeco dum la transflugo. Ekfluginte de Mendoza en Argentino, ŝi flugis ĝis la altitudo de 4500 metroj, malfermante novan flugvojon. Post 3 horoj kaj 15 minutoj, ŝi surteriĝis en Santiago de Chile en Ĉilio. Ŝi estis triumfe akceptita de la ĉiliaj aŭtoritatuloj. Sed ne ĉeestis la franca ambasadoro, kiu pro la dato de 1-a de aprilo, opiniante ke temis pri ŝerco, ne venis al la flughaveno. [1]

Flugprezentadoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1920 kun kunteamanoj, ŝi faris seriojn da flugprezentadoj ĉie en Francio. La vivkondiĉoj estis malfacilaj. Por allogi la spektantojn, okazis flugbaptoj, aerobatikoj, kaj saltoj de paraŝutistoj. En 1930 je mitingo en Nico, ŝi konatiĝis kun alia piloto Ernest Vinchon, kun kiu ŝi edziniĝis. De tiam ili kunlaboris.

Bataloj[redakti | redakti fonton]

En 1934, ŝi engaĝiĝis kun aliaj aviadistinoj Maryse Bastié kaj Hélène Boucher en la feminisman batalon por la voĉdonrajto en la movado iniciatita de Louise Weiss.

Dum la Dua mondmilito sub la germana okupacio ŝi aktive partoprenis en la Rezistado (reto Castille).

Ŝi vivis longtempe en Parizo kaj estis entombigita en la tombejo de Donnery en la departemento Loiret, devena vilaĝo de ŝia familio.

Honoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Poŝtmarko je ŝia bildo en 2005.
  • Liceo kaj vojo je ŝia nomo en pluraj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Francio la 1-an de aprilo fari diversajn ŝercojn estas kutimo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]