Afanasij Filipoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Afanasij Filipoviĉ (~1595 - 1648) - verkisto, politika kaj religia aganto.

Afanasij Filipoviĉ

Biografio[redakti | redakti fonton]

Afanasij Filipoviĉ naskiĝis proksimume en la jaro 1595, eble en Bresto, en familio de metiisto. Estis bone edukita, studis en Vilna jezuita lernejo. Kelkajn jarojn li laboris kiel hejma instruisto. En la jaro 1622 Litva kancelero Leono Sapeha instalis Filipoviĉ kiel instruisto de pseŭdula kandidato je rusa trono Jan Luba. En la jaro 1627 ekmonakiĝis en ortodoksa monakejo de Sankta Spirito en Vilno, de 1633 - abato de monakejo apud Pinsk. Kiam ĉi tia monakejo estis transdonita al jezuitoj, Filipoviĉ en la jaro 1637 forvojaĝis en Moskvo, kie li informis rusan caron pri planoj de registaro de Polujo, pri malfacila stato de ortodoksaj kreduloj en ĉi tia lando, pri pseŭdulo, kiu pretigis al rusa trono.

Unua lia verko estis letero al caro Miĥail Fedoroviĉ Romanov "Historio de vojaĝo en Moskvo".

Post reveno el Moskvo, Filipoviĉ-on oni elektis kiel abato de bresta monakejo de sankta Simeono. Estris per batalo de loka ortodoksa loĝantaro kontraŭ unianojn. En la jaro 1643 post parolado dum sejmo estis arestita kaj ekzilita en Kiev, sed estis tie absolvita per religia juĝo. En la jaro 1644 estis arestita kiel ŝtata perfidulo post kontakto kun rusa ambasadoro, kaj transdono al li leteroj.

En prizono li verkis vicon de artikoloj. Poste li estis ekziligita en Kiev. Esperante je amnistio de metropolito, li kompilis siajn verkojn en unu sola: "Taglibro". Estis liberigita post morto de metropolito, en la jaro 1647. Dum kazaka ribelo (1648-1651) estis pafmortigita pro akuzo je helpo al kazakoj. Estis sanktigita per Rusa ortodoksa eklezio. En oktobro 2005, en Bresto estis establita monumento al Afanasij Filipoviĉ.