Airbus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de Airbus
Prezentado de A380
A 330-200 Air Seychelles 2013

AirbusAirbus SAS estas konstru-kompanio de aviadiloj kiu ekestis en la jaro 1970 kiam la franca firmao Aerospatiale kaj la germana firmao Deutscher Aerospace ekkunlaboris en kuna iniciato. La hispana CASA aliĝis en 1971 al la konsorcio kaj la brita British Aerospace en 1979. La celo de la kunlaboro estis povi konatraŭmasi la usona entrepreno Boeing.

La unua aviadilo de Airbus estis la A300 kiu pretiĝis en la jaro 1972. En 2005 Airbus prezentis prototipon de la A380, de kiuj normale la unuaj devus esti liverataj en 2006. Ekde tiam tiu aviadilo estos la plej granda pasaĝera aviadilo en la mondo kun ebleco transporti samtempe 550 personojn. Pliaj flughavenoj jam nun adaptis siajn surterigejojn por ĝin povi akcepti.

En 1998 Airbus por la unua fojo vendis pli da aviadiloj ol la ĉefa konkurento Boeing. Ambaŭ nuntempe (2005) havas pli malpli la duonon de la merkato.

Ĝis la jaro 2000 ambaŭ Aerospatiale kaj Deutsche Aerospace posedis 38% en Airbus, British Aerospace 20% kaj CASA 4%. En tiu jaro la konsorcio estis pliintensigita ĝis la European Aeronautic, Defence and Space Company (EADS), kun escepto de British Aerospace. Airbus iĝis sendependa kompanio (Airbus SAS) kun ĉefa sidejo en Parizo. Airbus SAS apartenas por 80% al EADS kaj por 20% al British Aerospace.

Kunlaborantoj

Airbus havas ĉirkaŭ 52.000 kunlaborantojn en 17 ejoj. De tiuj ĉirkaŭ 30.000 laboras en la konstruado de aviadiloj kaj ĉirkaŭ 10.000 en aviadila.

 Airbus-Konstru- kaj Esplorejo   Lando   Kunlaborantoj 
31.12.2002
 Kunlaborantoj 
31.12.2003
 Kunlaborantoj 
31.12.2004
Toulouse Francio 9.773 10.311 10.686
Hamburg-Finkenwerder Germanio 9.683 9.459 9.746
Filton Britio 4.269 4.379 4.303
Broughton Britio 3.844 4.309 5.165
Blagnac Francio 3.322 3.822 3.994
Bremen Germanio 2.966 3.051 3.072
Getafe Hispanio 1.921 1.811 1.956
Saint Nazaire Francio 2.245 2.227 2.271
Nordenham Germanio 2.096 2.106 2.122
Nantes Francio 1.863 1.869 1.903
Stade Germanio 1.277 1.416 1.450
Meaulte Francio 1.098 1.129 1.175
Varel Germanio 1.168 1.172 1.166
Laupheim Germanio 738 909 1.015
Puerto Real Hispanio 455 483 497
Illescas Hispanio 432 471
Buxtehude Germanio 283 310 335
 Sumo   46.315 49.520 51.959

Modeloj

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de Airbus greke artikolo de la brita televida kompanio pri Airbus greke artikolo usona pri la "komerca milito inter Airbus kaj Boeing (ankaŭ angle)

Eniro de la manufakturo en Tuluzo, Francio.