Airbus A380

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Airbus A380
A380 dum la oficiala prezentado en 2005
tipo: pasaĝera aviadilo
evolua(j) lando(j): Transnacia firmao
produkta firmao: Airbus
unua flugo: 27-an de aprilo 2005
donita en servon: 25-an de oktobro 2007
produktoperiodo: ekde 2004
nombro de ekzempleroj: 89 (oktobro 2012)[1]
v  d  r
Information icon.svg

Airbus A380 estas kvarmotora, duetaĝa, larĝ-fuzelaĝa pasaĝera jetaviadilo. Ĝi estas la plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo. Ĝi povas transporti maksimume 853 personojn kaj flugi senhalte 15 400 kilometrojn (9 600 mejlojn) kun vetura rapido de 0,85 M. La aviadilo estas konstruata en Eŭropa Unio, ĉefe en Francio, Germanio, Britio kaj Hispanio.

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

Celoj kaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 1980-aj jaroj Airbus eklaboris pri la koncepto de granda aviadilo, kiu estus konkurado de Boeing 747. Dum du jaroj la projekto estis sekreta kaj estis publike anoncita en 1990. En 1993 Airbus kune kun Boeing lanĉis merkatstudadon por certigi, ke tiel grandaj pasaĝeraviadiloj estos bezonataj. Tiu ago ankaŭ celis kreadon de partnereco[2], sed post du jaroj Boeing forlasis la projekton.

Ĉefa celo de la evoluigo de A380 estis ne la pligrandigo de la pasaĝernombro (kiu ja restriktas la uzeblecon al tre dezirataj konektoj), sed la minimumigo de la transportkostoj je pasaĝero per kilometro. Tiucele oni laŭeble reduktis la mason per uzo de malpezaj materialoj. Planite estis, ke A380-aviadilo tutplena konsumu 15% malpli ol Boeing 747-400[2]. Malgraŭ sia grandeco A380 estu startkapabla en ĉiuj flughavenoj taŭgaj por ĝistiamaj grandkapacitaj aviadiloj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Skema mapo montranta vojoj de transporto de partoj de A380.

La loko de fina muntado de A380 estas la halo de Jean-Luc Lagardère en franca urbo de Tuluzo. Partojn de aviadilo liveras produktantoj de multaj landoj. Plej grandaj partoj estas produktataj en Eŭropo: eroj de fuzelaĝo en Hamburgo, flugiloj en Bristolo kaj Broughton en Britio, empeno en Kadizo. Por ebligi transportadon de tiuj partoj al Tuluzo, estis kreita speciala vojplano (Itinéraire à Grand Gabarit). Pro tio estis konstruitaj specialaj barkoj. ŝipoj kaj havenoj, jam ekzistantaj vojoj devis esti plilarĝigitaj[3]. La efiko de la vojo ebligas produkti kvar A380 monate[4].

Prezentado kaj la unua flugo[redakti | redakti fonton]

La publika prezentado de Airbus A380 okazis la 18-an de januaro 2005. Partoprenis el ĝi pli ol 5000 personoj, inkluzive reprezentantojn de landoj partoprenantaj en produktado: Tony Blair (Britio), Jacques Chirac (Francio), José Luis Rodríguez Zapatero (Hispanio) kaj Gerhard Schröder (Germanio)[5].

La unua testa flugo kelkfoje estis prokrastita kaj okazis la 27-an de aprilo 2005 de la 10:29 ĝis la 14:23 (MEST). La aviadilon pilotis Jacques Rosay, ĉefa testpiloto de Airbus. Krom li, en aviadilo estis la dua piloto, mekanikisto kaj tri inĝenieroj. La ŝarĝo estis akva balasto kaj variaj mezuriloj. Startejo estis la aerodromo de Tuluzo, kiu ĉe suda/okcidenta vento permesas starton nur direkte al la urbo Tuluzo, kion oni ne permesis pro sekurecaj kialoj. Tial necesis atendi alian venton.

Testoj[redakti | redakti fonton]

Kvin A380 estis konstruitaj por provoj. Post la unua flugo komenciĝis intensaj testoj. La 1-an de decembro 2005 la aviadilo plonĝante atingis sian maksimuman rapidon, 0,96 M[6]. La unua transatlantika flugo okazis la 10-an de januaro 2006 al Medellín. El tie A380 flugis al Bogoto por testi funkciado de motoroj en grandaltecaj flughavenoj. La 6-an de februaro 2006 ekis testoj en kondiĉoj de ekstrema malvarmo en Ikaluito en norda Kanado[7].

Sekurecaj defioj[redakti | redakti fonton]

La komplete duetaĝa arkitekturo de A380 kaŭzis specialan problemon: laŭ sekurecaj reguloj necesas, ke la kriz-okazaj evakuaj glitejoj funkciu ankaŭ, se la antaŭa radoaro de la aviadilo rompiĝas aŭ ne funkcias. Tiuokaze la malantaŭaj radoj levas la malantaŭajn pordojn tre alten.

Alia defio estis, ke necesas evakuado de ĉiuj pasaĝeroj dum 90 sekundoj, eĉ se duono de la pordoj estas neuzebla. Pro tio ne eblis ĝisfine eluzi la disponeblan spacon por pasaĝer-seĝoj.

Mendoj[redakti | redakti fonton]

La unua aviad-kompanio, kiu ricevis A380 aviadilojn, estis Singapore Airlines (en 2007). Karga versio, nomata A380-800F, estis mendita de usonaj ekspedaj servoj FedEx kaj UPS. Pro malfruiĝo de la produktado de la pasaĝera versio, disvolvigo de la karga aviadilo estis suspendita.

Observate kaj video-registrate de alia aviadilo, A380-001 komence flugis proksime de la aerodromo kun radoj eksterigitaj kaj post duona horo ekiris al mezdistanca flugo laŭlonge de Pireneoj.

Konkurenco[redakti | redakti fonton]

Plej proksima konkuranto de A380 estas modelo 747-8 de Boeing.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mendoj kaj liveroj, spreadsheet. Airbus, oktobro 2012.
  2. 2,0 2,1 (2005) Airbus A380: Superjumbo of the 21st Century. Zenith Press. ISBN 978-0-7603-2218-5. 
  3. "Itinéraire à grand gabarit, IGG.FR. Kontrolita 1-a decembro 2012. (france)
  4. "Towards Toulouse, Flight International, 20-a de majo 2003. Kontrolita 1a de decembro 2012. (angle)
  5. "El triunfo de Europa - A380, Elmundo.es, 17-a de januaro 2005. Kontrolita 1a de decembro 2012. (hispane)
  6. "A380 powers on through flight-test, Flight International, 20-a de decembro 2005. Kontrolita 12-a de februaro 2013. (angle)
  7. "Airbus tests A380 jet in extreme cold of Canada, MSNBC, 8-a de februaro 2006. Kontrolita 12 de februaro 2013. (angle)