Ajlolea saŭco

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ajlolea saŭco


All-i-oli el la kataluna recepto

Kuirarta klaso Saŭco
Kie estas manĝita Okcidenta mediteraneo
Elstaraj ingrediencoj Ajlo, olivoleo, ovo kaj salo.
Metodo de preparado Pistado.
Origino Mediteraneo
Ajlolea saŭco kun olivoj

Ajlolea saŭco (france: aïoli) estas malvarma saŭco, farita el ajlo, ovoj, acido (citronsuko aŭ vinagro), kaj olivoleo. En Francio oni tradicie servas ajlolean saŭcon kun marfruktoj, bujabeso kaj krustetoj.

Ajlolea saŭco jam iĝis populara kondimento en Aŭstralio, ofte servata kun potato wedges (dikaj, spicitaj terpom-fritoj).

Enhavo

[redakti] Formoj de ajlolea saŭco

[redakti] Aïoli

En Provenco, aïoli (aŭ alhòli en la okcitana) ankaŭ signifas kompletan pladon, kiu enhavas boligitajn legomojn (karotojn, terpomojn..., fazeolojn), boligitan fiŝaĵon (precipe sensaligitan moruon), kaj boligitajn ovojn – la tuta plado servita kun ajlolea saŭco.

[redakti] All-i-oli

All-i-oli (el all i oli, katalane/valencie "ajlo kaj oleo", eldirita IPA [aʎi'ɔli]) estas tipa pasto de Valencio kaj Katalunio. Oni faras ĝin per pistado de ajlo kun olivoleo kaj salo en pistujo. Ĝi diferencas de provenca ajlolea saŭco pro tio, ke ĝi ne enhavas ovojn.

[redakti] Aillade

Aillade estas la nomo, uzata en suda Francio por signifi du diferencajn kondimentojn. En Provenco, ĝi estas ajla vinagrosaŭco, dum en aliaj lokoj, ĝi estas speco de ajla majonezo.