Distrikto Al Murgub
Koordinatoj: 32° 39′ 0″ N 16° 16′ 0″ O / 32.65000 °N, 16.26667 °O (mapo)
Distrikto Al Murgub المرقب
| |
---|---|
district of Libya | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Al Ĥums |
Loĝantaro | 432 202 (stato de 2006) |
ISO-kodo | LY-MB |
Al Murgub, arabe المرقب, latinliterigo laŭ DMG al-Murqub, estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. La teritorio estas parto de la historia regiono Tripolio. La distrikta ĉefurbo estas la urbo Al Ĥums. Grava urbo estas Msallata (55.000 loĝantoj).
Geografio
Norde la distrikto limas al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al la sekvaj tri libiaj distriktoj:
- Misrata - sudoriente
- Al Ĝabal Al Garbi - sudokcidente
- Tripolo (Tarabulus) - okcidente
Administra historio
Kadre de la libia administra reformo de 2007 la najbara distrikto Tarhuna Ŭa Msallata estis integrigita en la teritorion. Ĝis tiam en la malnova, pli malgranda distrikto laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 328 292 loĝantoj (stato de 2003) sur areo de sume 3 000 km².
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija