Aldeacentenera
Aldeacentenera (Sekaldomaro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis de 779 loĝantoj.
Enhavo |
Situo [redakti]
Aldeacentenera estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo en la deklivaro de la montara komarko Villuercas, je altitudo de 570 m; je 80 km de Cáceres, provinca ĉefurbo.
La vilaĝo de Aldeacentenera situas en la deklivaro de la Sierra de Las Villuercas. Estas en profundejo inter du montetoj: Cerro del bote kaj Caranchón. Norde la tereno estas iom pli ebena kaj videblas la plej belaj pejzaĝoj: la Montopasejo de Miravete, la Sierra de las Villuercas ĵus deklaritaj (2005) Rezervejo de la Biosfero de Unesco kaj la altaĵoj de la Sierra de Gredos, kies montopintoj estas neĝaj dum vintro.
La rivero Almonte trapasas la municipan teritorion, de oriento al okcidento, je ĉirkaŭ 6 km de la domaro, kiel limo de la teritorio kun tiuj de Berzocana, Cabañas del Castillo kaj Deleitosa. Almonte havas keil alfluantoj maldekstre la riveretojn de Garciaz kaj Arroyo Mojón.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo, sed la grundo ne estas tre fruktodona, kaj brutobredado, ĉefe de ŝafo, kapro, bovo kaj porko. La malmulta industrio unuigas tradicion kun novaj teknologioj kaj dediĉas sin al teksado, fabrikado de fromaĝo el kaprolakto, panfarado, forĝado, ktp. Krome estas rura turismo.
Demografio [redakti]
En la jena tabelo oni montras la demografian evoluon de Aldeacentenera inter 1996 kaj 2006 laŭ la datumoj de la Nacia Instituto pro Statistiko Instituto Nacional de Estadística español.
| Demografia evoluo de Aldeacentenera | |||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
| 1.017 | 1.002 | 991 | 927 | 912 | 899 | 863 | 889 | 840 | 820 | ||||||||||
Historio [redakti]
Aldeacentenera apartenis al Trujillo kaj setlejis inter du komunaj kamparoj kiuj konserviĝas ankoraŭ la nomoj de Centenera (Sekalejo). Estia kvartalo de la urbo de Trujillo. Kiel konsekvenco de la Konstitucio de 1812 sendependiĝis.
La origino estas eble de visigotoj. Estas legendo ke oni translokiĝis el unu setlejo al alia pro plago de formikoj kiu malsanigis la geinfanojn.
En Centenera naskiĝis Pero Alonso de Centenera, kiu estis kun Pizarro en la konkero de Peruo, konkeris la urbon de Kusko el kiu li estis urbestro ĝis sia morto en 1555. Tie naskiĝis ankaŭ la kapitano Alonso Álvarez de Pineda en 1494, esploristo de la golfo de Meksiko kaj fondinto de la urbo Corpus Christi, en Teksaso.
Servoj [redakti]
Estas bazlernejo, sportejo, kuracistejo, komunikiloj kaj ruraj gastejoj.