Alexandre Schaumasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Schaumasse
Persona informo
NomoAlexandre Schaumasse
Dato de naskiĝo1882
NaskiĝlokoSaint-Quay-Portrieux
Dato de morto1958
MortolokoVichy [+]
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoHonora Legio, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Alexandre Schaumasse (naskiĝis en 1882 en Saint-Quay-Portrieux, mortis 1958 en Vichy) estis franca astronomo Li laboris en la observatorio de Nico.

Malkovritaj asteroidoj : 2
971 Alsatio 23-a de novembro 1921
1114 Loreno 17-a de novembro 1928

Li malkovris la periodan kometon 24P/Schaumasse la 1-an de decembro 1911[1] kaj la ne-periodajn kometojn C/1913 J1 (Schaumasse) la 6-an de majo 1913[2] kaj C/1917 H1 (Schaumasse) la 15-an de aprilo 1917[2].

Dum la unua mondmilito li estis grave vundita kaj restis pli ol unu jaro en kuracejo.

Li malkovris du asteroidojn, kies nomoj refera al Alzaco kaj Loreno, ĉar lia familio fuĝis el Alzaco post la germania anekso de 1871.

En 1931, Alexandre Schaumasse estas nomumita respondeculo pri instrumento tiel nomata "Serĉanto de kometoj" : lorno de 25 cm de diametro donita de Germanio al Francio kiel kompenso de milito. Bedaurinde, ĝia lenso, riĉa je aberacioj, permesis neniajn seriozajn malkovrojn. Li prefere uzis teleskopojn tiel nomataj la "Grandan Foldan Ekvatorialon" kaj la "Malgrandan Ekvatorialon".

Li mortis je 76 jaroj. En lia honoro, oni donis lian nomon al

Noto kaj referencoj

  1. Eléments provisoires et éphéméride de la Comète 1917 b (Schaumasse) (provizoraj elementoj kaj efemeridoj de la kometo 1917 b (Schaumasse)) (france)
  2. 2,0 2,1 Comet Data (Kometdatumoj)
  3. La coupole Schaumasse de l'Observatoire de Nice (La kupolo Schaumasse de la observatorio de Nico) (france)
  4. JPL Small-Body Database Browser 1797 Schaumasse (1936 VH) (angle)