Aljes Adamoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aljes Adamoviĉ (n. 3-an de septembro 1927 - m. 26-an de januaro 1994) - estis belorusa verkisto kaj socia aganto.

Biografio

Naskiĝis en familio de oficistoj, en vilaĝo ĉe Kapil, de 1928 familio vivis ĉe Babrujsk. Dum Granda Patriota milito, en 1942 Aljes, tiatempe disĉiplo de mezlernejo, agadis kiel kuriero, kaj de 1943, kiel batalisto de partizana taĉmento. Dum 1944 - 1945 li studis en minist-metalurgia faklernejo je Altajo. En 1945 li revenis en Belorusio, kie estis ekzamenita kiel eksterulo je meza lernejo. Dum 1945 - 1950 li studis en filologia fakultato en Belorusia Ŝtata Universitato, en 1953 li finis aspiranturon en ĉi tia universitato, kaj laboris ĉi tie je katedro de belorusa literaturo.

Dum 1954 - 1962 kaj de 1967 laboris kiel scienca kunlaboranto kaj dum 1976 - 1983 kiel ĉefo de fako de literaturaj interrilatoj en Literatura Instituto de Scienca Akademio de Belorusa SSR. Dum 1962 - 1966 studis je Superaj scenaristaj kursoj en Moskvo. Dum 1964 - 1966 instruis belorusan literaturon en Moskva Ŝtata Universitato. De 1966 denove laboris en Instituto de literaturo ĉe Scienca akademio de BSSR. En 1982 partoprenis kiel membro de delegacio de Belorusa SSR en laboro de Generala Asembleo de UNO. De 1987 estis membro de sciencesplorista instituto de kinarto en Moskvo. Popola deputito de USSR (1989). Membro-korespondanto de Scienca Akademio de Belorusa SSR, doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro. Membro de Verkista Unio de USSR, membro de belorusia PEN-centro (1989). Mortis en 1994 pro kora malsano.

Verkoj

Verkis ruse kaj beloruse. Aŭtoro de sciencaj laboroj pri literaturo: "Vojo al majstreco: leviĝo de arta stilo de Kuzma Ĉorni" (1958), "Kulturo de kreadon" (1959), "Belorusa romano" (1961), "Leviĝo de ĝenro: belorusa romano" (1964, Moskvo), "Skalo de prozo" (1972), "Horizontoj de belorusa prozo" (1974, Moskvo), "Demalproksime kaj deproksime: belorusa prozo sur literatura planedo" (1976), "Kuzma Ĉorni: instruo de kreado" (Moskvo, 1977), "Leo Tolstoj kaj belorusa literaturo: Milito kaj homo" (1978, preleĝo en 8-a internacia kongreso de slavistoj), "Literaturo, ni kaj tempo" (1979), "Pordego de sia trezorejo malfermas" (1980), "Pri moderna milita prozo" (Moskvo, 1981), "Milito kaj vilaĝo en moderna literaturo" (1982), albumo "Rakonto pri Ivan Mjeleĵ" (1984), broŝuro "Literaturo kaj problemoj de centjaro" (Moskvo, 1986), libroj de literatura kritiko kaj publikaĵoj: "Elektu - vivon" (1986), "Nenio pli grava" (Moskvo, 1985), "Pripensi ĝis fundo" (Moskvo, 1988), "Finis militi!" (Moskvo, 1990).

Ĉefa temo de liaj artaj verkoj, estas Granda Patriota milito, naziista okupado de Belorusio, partizana movado. Aljes Adamoviĉ estis unu el reprezentantoj de tiel nomata "milita prozo".

Estis verkitaj: romano "Milito sub tegmentoj" (1960), kiu kune kun romano "Filoj foriras batali" (1963) kompilis dilogion "Partizanoj" (laŭ scenario de verkisto mem, estis filmita samnoma kina dilogio, 1970), "Ĥatina novelo" (Moskvo, 1972, beloruse - 1976, filmita en 1977), noveloj "Asija, lasta ferio" (1975), "Punista taĉmento: ĝojo de ponardo, aŭ biografio de postborealanoj" (1981), "Lasta pastoralo" (1985).

En la jaro 1985 en filmproduktejo "Mosfilm" estis filmita duseria filmo "Iru kaj vidu" (laŭ scenario de Aljes Adamoviĉ kaj Elem Klimov, surbaze de "Ĥatina novelo" kaj "Punista taĉmento...", scenario estis eldonita en 1986). La filmo gajnis unuan lokon je tutmonda kina festivalo en Moskvo (1985) kaj ricevis oran trofeon.

En 1987 estis eldonita libro de rakontoj kaj eseoj "Preĝado pri futuro". Unu el aŭtoroj de dokumentaj libroj "Mi estas el fajra vilaĝo (kune kun Janka Bryl kaj Uladzimir Kalesnik, 1975) - pri masakroj dum Granda Patriota milito en Belorusio, kaj "Blokada libro" (kine kun Daniil Granin), Moskvo, 1979, 2-a, kompletita eldono, en traduko en belorusa lingvo - en la jaro 1985) - pri blokado de Leningrado.

Adamoviĉ inter unuaj ekverkis pri Ĉernobila katastrofo kaj pri ĝia vasteco.