Alsóörs
El Vikipedio
Alsóörs (alŝOorŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 1330
- Poŝtkodo: 8226
- Telefonprefikso: 87
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely inter Balatonalmádi kaj Balatonfüred.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al la reĝino. Dum la kontraŭturkaj bataloj la komunumo estis grava. En la 20-a jarcento la fervojo portis prosperadon, komenciĝis la somerumada erao. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, sportejo, apoteko, polico, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romanika kaj gotika, nun kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento, en 1807 barokiĝis
- katolika preĝejo de 1987
- kapelo de 1925
- ŝtonominejo pri ruĝaj ŝtonoj
- postgotika domo ĉirkaŭ 1500
