Alsómocsolád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alsómocsolád [alŝOmoĉolAd], germane Metschelad, kroate Močilag estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sásd. Alsó signifas hungare suba, kiu faras diferencon pri alia vilaĝo Felsőmocsolád.

Blazono de Alsómocsolád
Fiŝkaptista lago de Alsómocsolád
Golgoto de Alsómocsolád

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Alsómocsolád situas sur tre mildaj deklivoj antaŭ montaro Mecsek, fervojo Dombóvár-Baja preteriras, fine de longa sakovojo, proksime de 2 lagoj. Pécs troviĝas 25, ripozejo Gunaras 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe romianoj alvenis. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1294 laŭ tiama ortografio "Mocholai", tiam apartenanta al abatejo de Veszprém. Post la mezepoko la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, unue serboj, poste germanoj kaj hungaroj alvenis. La fervojo atingis la komunumon en 1872. En 1930 vivis tie 746 hungaroj kaj 68 germanoj. La lastaj estis deportitaj al Germanio en 1947. En 1970 vivis tie 570 hungaroj kaj 43 germanoj. Vilaĝservoj estas kulturdomo kun interretejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]