Alteburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La altebenaĵo kun la horizontale kondukanta remparo.
Informŝildo arkeologia.

Alteburg, situanta en la sudo de Arnstadt sur alteco de 398 metroj estas unu el la plej gravaj proto- kaj prahistoriaj ĉirkaŭvalaĵoj de Turingio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kalka altebenaĵo inter la rivero Wilde Weiße (okcidente) kaj la Gera-valo oriente sur areo de ĉ. 25 hektaroj ŝirmatas per de eosto al uesto kondukanta, duparta remparo nomita "Schwedenschanze". La ĉefa valaĵo estis 4 metrojn alta kaj 350 metrojn longa, horizontale al la tuta teritorio. Antaŭe en la sudokcidento troviĝis dua valaĵo kun 50 metroj. Malpost tiu Schweden-reduto apenaŭ rekoneblas - kaj nur dum bonaj observadkondiĉoj - restoj de tria muraro.

La ĝis nun ununura scienca elfosada kampanjo okazis en la 1893-a jaro. La kulturhistoria kaj tempa envicigo de la setlejo faratas danke al riĉaj arkeologiaj trovitaĵoj. Ili iomete supraĵe kolektitis dum jardekoj kaj montratas ĉefe en la Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio en Vajmaro.

Fruaj spuroj atestantaj la ĉeeston de homoj sur la altebenaĵo estas jam de la epoko de neolitiko. Poste oni bone rimarkas du periodojn de setlado: unu en la bronzepoko (12-a kaj 11-a jarcento A.K.): tiam konstruitis la unua remparo. Al ĝi apartenas ankaŭ la hodiaŭ apenaŭ ne plu videbla tria sekcio malantaŭ la tuta komplekso. La pli juna, dua setladofazo kun la Schweden-reduto estis nur dum la La-Tène-kulturo (3-a ĝis 1-a jarcento A.K.). La trovitaj aferoj (fakte rubaĵoj de mezgranda urbo de tiu tempo) entenas ankaŭ fibolojn el bronza drato, tipajn por la regiono. Krome atestas komercan trafikon kun eksterlandaj regionoj en la sudo (kun keltaj triboj) diversaĵoj kiel eroj de vitraj braceletoj, moneroj, grafitargilaj ceramikaĵoj. La Alteburg ŝuldas tiom fruan ekfloron al sia favora situo ene de la mezeŭropa strataro.

Trafiknodo[redakti | redakti fonton]

La vojoj kiuj kondukis de la transpasejo de Oberhof en la direkto de Crawinkel, Gossel kaj Arnstadt-Espenfeld trais ankaŭ en Mezepoko tiun ĉi altebenaĵon. Ili devis esti protektitaj kaj meritigis la urbon esti vera pordo al la Turingia Arbaro. Rekte ĉe la rando de la altebenaĵo troviĝis la malgranda mezepoka kastelo Alteburg. En la jaro 1572-a menciatas ĝia ronda turo kaj la fundamenta muraro videblis ankoraŭ en 1870. Proksime troviĝas hodiaŭ la Alteburg-turo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 19-20