Amarok (programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Amarok.
Amarok
Amarok icon.svg
Amarok 2.4.0.png
Ekrankopio de Amarok 2.4.0
Aŭtoro Amarok-teamo
Lasta stabila versio 2.7 (18-a de januaro 2013)
Operaciumo Plursistema
Lingvo(j) Plurlingva
Evoluigstato C++, Qt
Programtipo Sonlegilo
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo amarok.kde.org
v  d  r
Information icon.svg

Amarok estas plursistema libera sonlegilo por Uniks-bazitaj sistemoj. Ĝi baziĝas sur la bibliotekoj de la grafika uzantinterfaco KDE, sed povas funkcii en iu ajn grafika uzantinterfaco.

Ĝi unue estis farita por Uniks-bazitaj sistemoj (GNU/Linukso, FreeBSD…), sed nun funkcias ankaŭ en Vindozo[1] kaj Mac OS X[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomon Amarok venas de la albumo Amarok de la angla komponisto Mike Oldfield. Amarok estas ankaŭ lupo en la inuita mitologio; tial la bildsimbolo de Amarok reprezentas lupon.

Ĝis la versio 1.4.0, ĝia nomo estis skribita “amaroK”, por emfazi la K de KDE, kiu karakterizas plejparton el la programaroj de la uzantinterfaco KDE (KOffice, Konqueror, Konsole…). Okaze de la 1.4.1, la aŭtoroj decidis majuskligi la unuan literon.

La branĉo 1.x kongruas kun KDE 3, kaj la branĉo 2.x estas adaptita al KDE 4.

La versio 2.0 de Amarok aperis la 10-an de decembro 2008[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2.0 Development HowTo(Windows) — Amarok Wiki en.
  2. On OS X — Amarok Wiki en.
  3. “In the beginning” — Amarok 2.0 released en.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]