Amina Tyler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amina Tyler
Persona informo
Naskonomo Amina Sboui
Naskiĝo 7-an de decembro 1994 (1994-12-07) (29-jaraĝa)
en Tunizo
Lingvoj arabafranca
Ŝtataneco Tunizio
Okupo
Okupo blogisto • studento • aktivulo • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Amina Tyler, ankaŭ nomata TylerTaylor, arabe أمينة تيلر) naskiĝinta kiel Amina Sbui, la 7-an de decembro 1994 en Tunizio, estas studentino kaj aktivulino pri virinaj rajtoj[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estas studentino kaj iama membro de Femen, feminisma organizaĵo kies aktivecoj kutime estas protesti parte aŭ tute nudkorpe pro politikaj motivoj kaj certe ne altrude al aliaj virinoj[2].

En marto 2013 ŝi estis la unua tunizia virino kiu afiŝis nudan sian foton en Facebook, kun jena frazo en la araba "جسدي ملكي ليس شرف أحد" (Mia korpo apartenas al mi kaj al neniu alia)[3].Tial la imamo Adel Almi eldiris fatvon en kiu li proponis punon de cent vipo-batojn kaj ŝtonmortigon[4].

La 19-an de majo 2013 ŝi pentris la emblemon de la organizaĵo Femen sur unu el la eksteraj muroj de tombejo najbara al moskeo en Kajruano por protesti kontraŭ la kongreso kiun la salafista partio Ansar al la Sharia tie organizis.

Poste ŝi estis arestita pro la mencio de la nomo de sia movado sur la muro kaj portita al la malliberejo Messadine en Sousse[5]. Inter sia defendaro troviĝis la elstara advokatino Leila ben Debba[6]. Post kiam ŝi estis liberigita ŝi elmigris al Francio por daŭrigi siajn studojn. Ŝi revenis al Tunizio kaj nuntempe ŝi vivas en Sidi Bou Said[7].

En la dekstra pojno ŝi portas siajn tatuaĵojn konsistante el tri vortoj: lukto, nudismo, libereco.

En 2014 estis publikigita sia libro "Mia korpo apartenas al mi"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) VIAF pri Amina Tyler/Sbui

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samnoma artikolo en la hispanlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (fr) Girard, Quentin, "Amina. Un nouveau dessein", Libération, la 5-an de septembro 2013.
  2. (angla) Intervjuo de Maryam Namazie kun Amina Sbui kaj Aliye Macide el-Mehdi, FITNAH,
  3. (es) "Amina: sola frente a los radicales", El Pais, la 25-an de majo 2013.
  4. (es) "Amina Tyler, condenada a morir a pedradas en Túnez", Azteca Noticias, arĥivita versio de la originalo.
  5. (es) "Amina: sola frente a los radicales", Leaders, la 25-an de majo 2013.
  6. (es) "El tribunal tunecino que juzga a Amina Tyler pospone su decisión hasta el día 5 de junio", 20minutos.es, la 31-an de majo 2013.
  7. (es) "La feminista tunecina cuyo desnudo escandalizó al mundo árabe", BBC-hispanlingve, la 7-an de decembro 2015.