Amonia laktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia laktato
Kemia strukturo de la
Amonia laktato
3D Kemia strukturo de la
Amonia laktato
Kemia formulo
NH4[C2H4(OH)COO]
CAS-numero-kodo 515-98-0
ChemSpider kodo 56149
PubChem-kodo 10129918
Fizikaj proprecoj
Aspekto Viskozeca flava likvaĵo
Molmaso 107,094 g mol−1
Smiles CC(C(=O)[O-])O.[NH4+]
Refrakta indico  1,363
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia laktato, laktato de amonioNH4[C2H4(OH)COO] estas amonia salo rezultanta el neŭtraligo de la laktata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi estas flaveca viskoza likvaĵo kaj havas mildajn anti-bakteriajn proprecojn. Ĝi uzatas kiel hidratiga kremo por traktado de sekaj skvamecaj haŭtoj, jukoj, iktiozo, hiperkeratozo, akno kaj troa maljuniĝo.

Preparaĵoj kun 12% da amonia laktato uzatas en la reduktiĝo de jukadoj. La uzantoj de tiaj substancoj devas eviti sunekspozicion aŭ artefaritan ultraviolaj radiadoj, tiel kiel sunlampoj aŭ bronzigaj litoj. Amonia laktato igas lal haŭton pli sensivan al sunlumo, la haŭto inklinas al sunbrulo. En kazoj de hipersensiveco al la traktado, oni ne devas ŝmiri sur vundoj aŭ aliaj lezoj kaj evitu la substancon ĉefe dum mamnutrado aŭ gravedeco. Inter la flankaj efikoj troviĝas eritemo, doloro kaj brulsensacio.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia laktato estiĝas pere de reakcio inter la amonia hidroksido kaj laktata acido:

СН3СНОНСООН + NH3 → СН3CHOHCOONH4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]