Amphicoelias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amphicoelias
Amphicoelias fragillimus
Amphicoelias fragillimus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sauropsida
Ordo: Saurischia
Subordo: Sauropodomorpha
Infraordo: Sauropoda
Familio: Diplodocidae
Amphicoelias
Cope, 1878
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Amphicoelias (signifas 'duobla kavo', el la pragreka αμφι / amfi 'ambaŭflanke' kaj κοιλος / koilos 'kava, konkava’) estas genro de la plantovora saŭropodaj dinosaŭroj, kiu eble estis la plej granda membro de la grupo. Ĝia dua specio A. fragillimus, baziĝas nur sur unu fosilia osto. Oni kalkulas, ke ĝi longis 40–60  metrojn kaj pezis 200 tunojn, tiel ĝia grando konkuras kun la plej peza nuna besto, la blua baleno. Ĉar la sola fosilia restaĵo perdiĝis post la analizado kaj dokumentado en la 1870-aj jaroj, nuntempe pruvas ties ekziston nur desegnoj kaj elfosaj notaĵoj.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La tipa specio de la genro Amphicoelias estas A. altus, kiun nomumis Edward Drinker Cope en decembro de 1877, laŭ manka skeleto el du vertebroj, unu osta pelvo kaj unu femurosto. Henry Fairfield Osborn kaj C.C. Mook en 1921 aldonis pluajn ostojn al la skeleto de A. altushoz; skapolon, korakoidon, ulnon kaj denton. Osborn kaj Mook notis, ke ekzistas simileco inter Amphicoelias kaj Diplodocus, sed la antaŭaj kruroj de Amphicoelias estas pli longaj ol tiuj de la Diplodocus. La femurosto de la Amphicoelias estas okulfrape longa, svelta kaj havas rondan diametron. La besto altis ĉ. 9 metrojn.

La dua specio de Amphicoelias, la A. fragillimus estas konata nur laŭ unu 1,5  metroj longa arcus vertebrae (posta parto de la dorsa vertebro), kiu apartenis al la lasta aŭ antaŭlasta, 2,7  metrojn longa (alta, larĝa) vertebro D10 aŭ D9. Oni tiovis tiun vertebron en 1877 en Kolorado, norde de Cañon City, proksime al trovejo de Camarasaurus . Apud tiu vertebro, la fosnotoj de Cope parolas pri „granda fino de femurosto”, kiun oni trovis ĉ. 10 metrojn de la grandega vertebro. Ĉar dum tempo de la trovo de tiuj ostoj, oni ne uzis ankoraŭ la konservajn teknologiojn, la ostoj verŝajne pulvoriĝis, disiĝis. La konvenan teknologion uzis unuafoje Othniel Charles Marsh rivalo de Cope, en komenco de la 1880-aj jaroj.