André Tardieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
André Tardieu

André (-Pierre-Gabriel-Amédée) TARDIEU (naskiĝis la 22-an de septembro 1876 en Parizo kaj mortis la 15-an de septembro 1945) estis franca politikisto, trifoja ĉefministro de Francio, kiu provis daŭrigi politikon de Georges Clemenceau post la unua mondmilito.

Li studis en la École Normale Supérieure, poste laboris kiel diplomato, pli poste kiel eksterpolitika redaktoro de Le Temps. Oni elektis lin en 1914 al la Parlamento, dum la unua mondmilito soldatservis ĝis 1916. Li partoprenis en teksto-verkado de Traktato de Versajlo.

Li estis por mallonga tempo ministro pri la liberigitaj teritorioj (Elzas-Lotaringio) en la Clemenceau-registaro. Post retiriĝo de Clemenceau, li rifuzis ĝis 1926 servon de ĉiu registaro. Li porparolis en la Parlamento kaj la gazeto, ke oni malpliigu la punŝarĝojn de Germanio. Li laboris pli poste – en registaro de Raymond Poincaré – kiel publiklaborafera, pli poste intern-afera ministro. Li estis en 1929-30 dufoje ĉefministro, kaj daŭrigis politikon de la ŝtataj elspezoj. En du registaroj de Pierre Laval li laboris kiel agrikultura ministro (1931-32) kaj militist-afera ministro (1932), poste (20-an de februaro 1932) ĉefministro. Post kiam li malsukcesis en la ĝeneralaj elektoj de 1932, li demisiis kaj retiriĝis el la aktiva politikado en 1936.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La France et les alliances (1908)
  • La Paix (1921)
  • Devant l'obstacle (1927)
  • La Révolution à refaire (du volumoj, 1936/37)