Anna Gonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Gonda
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1947 (1947-01-28)
en Miskolc
Morto 12-an de junio 2013 (2013-06-12) (66-jaraĝa)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Anna Gonda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Anna estis hungara-aŭstra operkantisto (aldo). Ŝia geedziĝa nomo estis Anna Gonda-Nigg.

Anna Gonda[1][2] naskiĝis la 28-an de januaro 1947 en Miskolc, ŝi mortis la 12-an de junio 2013.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Gonda komencis lerni pianadon en la aĝo de 13 kaj kantadon en la aĝo de 17. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1974. Ŝia ĉefinstruisto estis Éva Kutrucz. De 1974 ĝis 1976 ŝi ricevis plu trejnadon en de:Hochschule für Musik Hanns Eisler Berlin (tiam Orienta Berlino). Ŝi komencis sian operkantistan karieron en de:Volkstheater Rostock. En 1978 ŝi revenis al Hungario kaj dum tri jaroj ŝi instruis en muzika mezlernejo en Győr. Ŝi ankaŭ kantis en de:Stadttheater Klagenfurt. En 1981 ŝi restis en Aŭstrio kaj ŝi estis membro de Viena Ŝtata Operejo ricevinta ankaŭ ĉefrolojn ĝis 1997. En tiu periodo ŝi estis gastkantisto ekzemple en Teatro alla Scala, Svislando, Francio, Japanio. Ŝi kantis ankaŭ oratoriojn.

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • És nem lehetsz feleség (trifoje eldonita)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]