Anne Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorŝtono pri Anne kaj Margot Frank en eksa koncentrejo Bergen-Belsen
Statuo de Frank antaŭ la kirko Westerkerk en Amsterdamo

Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12-an de junio 1929, mortis en marto de 1945) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia epoko.

Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 Anne kune kun siaj gepatroj kaj la fratino fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la nazioj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo de la firmao de la patro de Anne. Nederlandaj geamikoj provizis ilin per nutraĵoj. En aŭgusto 1944 la nazioj malkovris la kaŝejon kaj portis la kaŝitojn al koncentrejoj. Anne Frank mortis en Bergen-Belsen en marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita en la iama kaŝejo, kiu nuntempe estas muzeo.

Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon, redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La malantaŭa domo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi sub la titolo The Diary of Anne Frank estis filmigita en Usono, kun Millie Perkins en la ĉefrolo.

La 11-an de januaro 2010 en kadukulejo en Amsterdamo forpasis la 100-jaraĝa nederlandanino Miep Gies, kiu helpis Anne Frank kaj ties familion kaŝi sin dum la nazia okupado. Nome ŝi poste savis la faman taglibron de Anne kaj transdonis ĝin al ŝia patro Otto Frank post reveno de li el koncentrejo.[1]

Tradukoj en Esperanto

Rekonstruaĵo de la libroŝranko, kiu kamuflis la enirejon al la kaŝejo en Amsterdamo
  • Taglibro: (la postdomo) / de Anne Frank. El la nederlanda originalo trad. G. J. Degenkamp. - Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. - 219 p.: ilustr.
  • Anne Frank ne estas de hieraŭ / Mies Bouhuys. Trad. Nora Bartels. Apeldoorn, 1988. 194p. 21 cm. Rakonto pri la juda knabino, kies taglibro fariĝis fama atestaĵo kontraŭ la naziismo.
  • Taglibro de Anne Frank. Trad. Nora Bartels. Tokio, 1997. 299p.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.edwardsly.com/franka.htm angle greke http://www.annefrank.nl nederlande greke http://www.annefrank.org angle grekeTaglibro de Anne Frank: Fragmento, trad. Nora Bartels greke Foto de Anne Frank

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara