Antal Forgács (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Forgács
Persona informo
Naskonomo Vogel Antal Aladár
Naskiĝo la  14-an de julio 1899(nun 1899-07-14)
en Hungario Eger (Hungario)
Morto la 24-an de marto 1972
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Antal Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Antal estis hungara aktoro, juristo. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Vogel Antal Aladár.

Antal Vogel [1] naskiĝis la 14-an de julio 1899 en Eger, li mortis la 24-an de marto 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Forgács abiturientis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li estis fervojisto. Li lernis metalurgion en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron), sed intertempe li soldatiĝis, fine li hejmenvenis kaj li estis kornisto de la loka teatro. En 1922 li doktoriĝis el juro, post 3 jaroj li akiris plian diplomon en Reĝa Teatra Akademio. Inter 1926 kaj 1946 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li edziĝis en 1935 kaj 1940. Li ricevis premion en 1930. Dum la socialismo lia sorto estas nekonata.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Liaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar feltámadás (1938-39) - policestro
  • A cigány (1941)
  • A harmincadik... (1942) - kuracisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.