Antifonaro
La antifonaro (de la voĉo antifono, refreno de la psalmo ĉantata), estas katolika liturgia libro en kiu kolektiĝas la Liturgio de la horoj (aŭ Kanonaj horoj.
Historio
La unuaj antifonaroj resuriras al la epoko de papo Gregorio la Granda, nome al la 6-a jarcento. La reformoj enigitaj de Pio la 5-a en la 16-a jarcento konstituas la lastan rimarkindan rearanĝon de iliaj komponaĵoj.
Enhavo
Psalmaro
La Psalmaro ĉi-kaze estas la semajna ordinariumo de la “dia ofico”. En ĝi enteniĝas precipe:
- la himno ĉantata komence de la preĝo (kiu povas ŝanĝi laŭ la liturgia tempo);
- la psalmoj (kaj bibliaj ĉantoj) recitotaj en la sinsekvaj “kanonaj horoj” kun la antaŭaj antifonoj praktike ĉiam ĉerpitaj el la psalmoj mem;
- en ĝi troviĝas ankaŭ la kapitulo (malgranda legaĵo) kaj mallonga responsorio.
Propro
Same kiel en la Meslibro, la propro (aŭ propraĵo aŭ malkomuno) de la tago varias laŭ la Temporalo, Sanktulrita periodo (sanktoralo) kaj Komuno (aŭ nepropro).
- Ili kutime antaŭas la Magnificat kaj Benedictus;
- La propro de Sanktoralo kutime limiĝas al preĝo aludanta al la sanktulo(j) festita(j).
- Por la proproj plej rimarkitaj, oni disponas je kvin antifonoj, ĉanteblaj en ĉiu “horoj” de la tago”.
Komunaj tonoj
La komunaj tonoj de la “horaj” ĉantoj signas precipe la tonojn de la melodioj por la psalmoj
Malsamoj inter la antifonaro kaj Breviero
- La antifonaro entenas la erojn ĉanteblajn de la “dia ofico” notitajn per neŭma notacio
- Ĝi ne entenas kromajn erpojn de la Breviero
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Katolikaj enciklopedioj:
Eksteraj ligiloj
| commons = Category:Antiphonaries
- un Antifinaro de 1911
- Transcription de tous les répons de l’office de nuit du manuscrit de Hartker sur Gregofacsimil àààààà