Antonio Vivaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Vivaldi

Antonio VIVALDI [antonjo vivaldi] (n. la 4an de marto de 1678 en Venecio, m. 1742 en Vieno, Aŭstrio) estis itala komponisto.

Ĉar liaj haroj estis ruĝaj, aŭ ĉar oni diris, ke li estis tre fajra pri virinoj, kaj aldone li estis pastro, oni nomis lin Il Prete Rosso, la ruĝa pastro. Lia patro, Johano Baŭtisto, estis tondisto, kiu lernis ludi violonon, kaj iĝis profesia ludisto poste. Li lernigis junan Antonion la arton ludi kaj komponi por violono, kaj ili formis artisman paron, kiu ludis kontraŭ mono je la mirinda Placo de Sankta Marko, de la fama urbo sur la maro. La filo multe amis muzikon, kaj la patro havis aliajn sep gefilojn, do kompleti sian edukadon, estis tiutempe nur unu sola efika vojo: la eklezio. Sekve, la infano iĝis pastro.

Sed la nomo Vivaldi estas tre ligita al Ospedale della Pietá, orfejo de la Kompato. Tie junaj virinoj ricevis edukon por poste iĝi bonaj dommastrinoj kaj edzinoj. Ili ne nur estis orfinoj, sed ankaŭ naturaj filinoj de lokaj aristokratoj, kaj ankaŭ malbone kondutaj infaninoj, kiujn oni dresis tie. Kiel ajn, la Ospedale estis ejo kie, loĝis amaso da junulinoj, kies plej maljunaj jariĝis 20 (post tiu aĝo ili foredziniĝis), kiu tre profesie lernis pri muziko: kanto, ludarto, koncertarto – estis ĉiutaga en ilia vivo. Al tiu ĝardeno de beleco kaj muziko venis juna pastro Antonio Vivaldi, kiam li estis 25 jaraĝa, unue kiel instruisto pri violono, kaj poste kiel direktoro de la orĥestro virina. Tiuj virinoj kutime ne vidis aliajn virojn ol siajn instruistojn, kiuj plej ofte estis pastroj, kiel Vivaldi. Tamen, pro lia juneco komencis onidiraĵojn pri lia gusto por virinoj. Tamen, dum lia tuta vivo nenion seriozan oni povus pruvi tiusence rilate al la orfejo. Nur kiam li foriris el la orfejo premieri siajn operojn, oni akuzis lin pri amoro al sopranino Anna Giro, kun kiu li vivis dum siaj vojaĝoj eksterlande kaj poste en Venecio, kune kun ŝia fratino, Paolina. Fakte ŝi estis 16-jaraĝa kaj li 48-a, kiam ili ekkonis unu la alian. Ni scias pri tiu afero, ĉar li perskribe defendis sin kontraŭ fifamigon fare de enviuloj.

Alia plendo kontraŭ Vivaldi estis, ke li ne diris meson. Fakte li plenumis sian devon kiel pastro nur malofte, pro malsano, laŭ lia diro. Laŭ la priskribo de tiu malsano, oni povas pensi, ke li emis havi anginon pektoran, sed tio ankaŭ povus esti ekskuzo. Restas kelkaj akuzoj kontraŭ li pro tio, ke li interrompis la mesodiradon por rapide surpaperigi ideojn muzikajn, kiuj ekvenis al li dum ke li diris meson…

Tamen, pastroj estis kaj estas multaj en la mondo, sed la muziko de nia ruĝa pastro estas ĉarma kaj unika. Nun oni povas pensi, ke ĝi estas laŭnormo kaj nia orelo certe ne suferas aŭdi ĝin. Sed tiutempe, en la 17-a jarcento, li disvolvigis muzikon. Li uzis la muzikon de Arcangelo Corelli kiel modelo dekomence, kaj evoluigis sian eltrovaĵon, la grandan koncerton (concerto grosso), kie estis aro da kelkaj instrumentistoj – ĉefe violonistoj, kiu kantis kontraŭ la amaso de la cetera orĥestro. Antonio Vivaldi disvolvigis tiun ideon, kaj igis tiun ĉenon de muzikoj solistaj vera unika instrumento. Plue, li verkis koncertoj por solistoj, plej ofte ludite de li mem, ĉar li estis tre bona violonisto, laŭ tiutagaj raportoj, kaj li aŭtoris la unuan koncerton por fluto traversa (travesera), kiun oni skribis surpapere en la tuta historio de muziko. Li ankaŭ estis la unua sudeŭropa komponisto, kiu verkis por klarneto kaj hobojo, kaj antaŭanoncis la uzon de orgeno kiel arta muzikilo nepreĝeja, ideon, kiun poste prenus Johann Sebastian Bach, precize de Vivaldi, kiun la majstro germana multe admiris, kaj kiun plendis, ke li ne povis renkonti. Vivaldi ankaŭ progresigis muzikon je la senco, ke li estis la unua, kiu faris simfonian poemon, tio estas, reprezenti rakonton per muziko: ni aŭdu birdetojn en lia verko Printempo, koncerto de sia 8-a verkaro.

La muziko de Vivaldi, eĉ se ĉarma kaj freŝa, estis kondiĉita de la modo tiutempa: oni aŭskultis muzikon unu solan fojon, kaj poste novan muzikon oni devis komponi. Ne estis kopirajtojn tie, sed vere oni ne bezonis ĝin, ĉar muziko utilis nur unufoje. Tial, multaj komponistoj –ankaŭ Händel kaj J.S. Bach poste — reuzis temojn en siaj novaj komponaĵoj, kiujn ili jam uzis en antaŭaj verkoj. Tion oni ne rimarkus, kompreneble, ĉar ne estante registrilon por muziko tiam, kaj uzante la temojn per diversa formo kaj variaĵoj, fakte la afero per si mem ne estas rimarkebla kaj ne obĵetinda.

Vivaldi estis fama dum la plej granda parto de sia vivo, sed je la fino, li mortis dum li vizitis Vienon, kaj li estis enterigita kiel malriĉulo, en tombejo komuna, same kiel Mozart. Kurioze, unu el la infanoj, kiuj kantis dum la funebro, nomiĝis Joseph Haydn, kiu poste estos grava muzikisto, kiu kreos la modernan orĥestron kaj la koncepton klasikan muzikon.

Dum ducent jaroj la muziko de Antonio Vivaldi dormis en arĥivejoj de preĝejoj kaj universitatoj, ĉefe en Germanio kaj en Italio. La muziko de Vivaldi, kiu aperis en Germanio estis kolektita origine de J.S. Bach, kiu fakte transskribis kvin verkoj de la opus 3 (La estro armonico, tio estas, muzika inspiro), kaj estis remalkovrita je la komenco de la 20-a jarcento. Poste, en 1926 monaĥejo de Piemonto, Italio, deziris disvendi muzikajn paperaĵojn, kiujn ili havis de longe. Fakisto Alberto Ĝentili rapide komprenis, ke temis pri 14 volumojn da la plej bona muziko iam farita en Italio, kiu inkluzivis pli ol cent koncertoj, dek du operoj, 29 kantatoj, kaj unu oratorio, ĉio komponite de Antonio Vivaldi.

Baldaŭ aperis orĥestroj, kiuj studis kaj ludis nur verkojn de Vivaldi, kiel I Musici de Roma (la muzikistoj). Alberto Pincherel katalogis la tutan verkaron de Vivaldi, kaj pro tio liaj verkoj estas klasigitaj kun nombro. Ĝi enhavas pli ol 500 koncertoj, 40 kantatoj, 22 operoj kaj pli ol 60 sakraj verkoj. Eble la plej konataj estas la Kvar Koncertoj grosoj diritaj La kvar sezonoj, ĉar unu estas nomita Printempo, alia Somero, alia Aŭtuno kaj Vintro. Sed ankaŭ estas ĉarma koncerto por mandolino, heredita de gitaro tiel, ke oni konas ĝin hodiaŭ, kiel la koncerto por gitaro de Vivaldi. La ĉefaj koncertoj de Vivaldi estas arigita en verkaroj 1-a ĝis 12-a, el kiuj elstaras la 1-a, kie estas liaj famaj Variaĵoj pri la Folia (fama temo itala, kiu oni atribuas hispanan originon, kaj kiujn aliaj komponistoj, kiel eĉ Fernando Sor kaj de Fossa ankaŭ variis poste); verko 3-a, alidirite Estro Armonico aŭ muzika inspiro, kiu famigis Vivaldion, ĉefe en Germanio; verkaro 4-a, alidirite La Stravaganza, ĉar multe ĝi petis el violono solista; verkaro 8-a, alidirite La kvar sezonoj, kiun li saĝe dediĉis al Grafo Wenzel von Morzin de Bohemio, gajnante lian protekton. La verkaro 10-a, alidirite Il gardellino, kiu estis la unua koncerto por flaŭto, kaj kiu estas la sola muziko vivaldia ne por violono. Kvankam aperis verkaro 13-a, finfine oni pruvis, ke ne estas verko de Vivaldi, sed de franco, kiu volis fari monon per la nomo de Vivaldi. Dume, oni trovis alian verkaron, kaj publikigis ĝin kiel Verkaron 14-an, kaj tiu foje ĝi ŝajnas esti vera verko de Vivaldi: temas pri ses sonatoj por violonĉelo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mutopiaproject.org/cgibin/make-table.cgi?Composer=VivaldiA greke http://www.pianoparadise.com/vivaldi.html greke http://icking-music-archive.org/ByComposer/Vivaldi.html greke http://www.karadar.com/Cataloghi/vivaldi.html greke The Four Seasons MP3 Creative Commons Recording

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara