Arkeologiaj lokoj en Kalabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La arkeologiaj lokoj en Kalabrio, Italio, rakontas pri la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj agis en la pasinteco en ĉi tiu regiono, de la antikvaj brutioj kaj la grekoj antaŭe kaj de la romianoj poste, ĉiuj lasis ŝpurojn ankoraŭ evidentaj hodiaŭ en la Kalabriaj tradicio kaj kulturo.

Arkeologia areo de Casignana[redakti | redakti fonton]

Elfosado ĉe la romia vilao de Casignana.

En 1963 oni malkovris la restaĵojn de privata romia domo kiu verŝajne staris proksime de la antikva vojo inte Locri Epizefiri kaj Rhegion. La romia vilao de Casignana situas en la kvartalo Palazzi en la municipo Casignana en la provinco Reggio Calabria. La domo estis konstruita komence en la unua jarcento, sed arkeologoj identigis kvar konstrufazojn. Tiu nuntempe videbla, la lasta, datiĝas de la 4-a jarcento. La elfosadoj faritaj ĝis nun esploris 1 300 kvadratajn metrojn de la granda vilao. La vilao havas la plej grandajn mozaikojn en Kalabrio, inter ili estas mozaiko de la 3-a jarcento kiu reprezentas, kun blankaj kaj verdaj kaheloj, maran "tiazoson" kiu konsistas el kvar virinfiguroj rajdantaj ĉevalon, virbovon, tigron kaj leonon. ĉiuj bildigitaj kun fiŝa vosto. La salono de la domo havas kompleksan arkitekturan planon okangulan kun kvar apsidaj flankoj kaj mozaika planko farita el malgrandaj kaheloj. Oni povas rekoni la "kalidarion", kiu devis esti kovrita per volbo. La vilao inkludas ankaŭ ortangulan salonon kaj du hejtigitajn ĉambrojn, ĉiuj ornamitaj per la "opus sectile" [1], (tekniko por pavimi kun koloraj marmorplatoj). En la domo troviĝas ankaŭ monumenta nimfeo kun apsida baseno kaj cisternoj.

Arkeologia areo de Monasterace[redakti | redakti fonton]

Mozaiko de drako, 3-a jarcento a.n.e., malkovrita en 1969.

La antikva greka kolonio Kaulon (Kaulonia) situas proksime de Punta Stilo en la municipo de Monasterace en la provinco Reggio Calabria .

La unuaj elfosadoj estis faritaj de Paolo Orsi (1911-1913), kiu en tiu tempo estis Inspektoro de Arkeologia Heredaĵo de Kalabrio kaj kunfondinto de la Muzeo de la Magna Grecia. Paolo Orsi trovis sur la strando la restaĵojn de dorika templo, kies fundamentoj el grejsaj blokoj restas. La konstruaĵo estas 41 metrojn longa kaj 18,20 metrojn larĝa. Ĝiaj muroj estas provizitaj per turoj kun ortangula bazo kaj pordegoj, kaj estis konstruitaj en kvar apartaj fazoj de la 7-a ĝis la 3-a jarcento a.K. La arkeologia areo de Monasterace inkluzivas, krom la templo, kelkajn areojn situantajn tuj post ĝiaj muroj.

Je 200 metrojn sudokcidente de la muroj staris la sanktejo Passoliera, el kiu estis trovitaj nur kelkaj terakotoj faritaj en diversaj periodoj inter la 6-a kaj 5-a jarcentoj a.K. En tiu ĉi arkeologia areo troviĝas, krom la templo, la restaĵoj de la urba centro de Kaulon, ĉirkaŭita de muregoj kaj situanta ĉe marnivelo. Inter la domoj en la urba centro estas la Domo de la Drako malkovrita en 1960 kiu havis mozaikon reprezentantan monstron, nun ekspoziciita en la Arkeologia Muzeo de Reggio Calabria.

Arkeologia loko de Castiglione di Paludi[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de Castiglione di Paludi.

Ĝi estis preskaŭ certe brutia urbo de la 4-a jarcento a.K. kaj nekropolo el la Ferepoko. La ejo situas sur monteto limigita per la torentoj Coseria kaj Scarmaci je proksimume 8 km de la Ionia Maro. La urbo, situanta en tiu ĉi areo, povus esti la brutia urbo Cossa, pri kiu skribis Hekateo el Mileto, kaj, en De bello civili, Cezaro.

La loĝata centro estis ĉirkaŭita de muroj, kiuj konsistis el sekaj grejsoblokoj; estis fortigita alirpordo kun interna korto kaj sur la orienta flanko estis du duetaĝaj, cirklaj turoj. La muregoj de Castiglione di Paludi, Paludi, estas grava ekzemplo de fortikaĵo kiu reprezentas jarcentojn da rafinado de konstru-teknikoj hereditaj de Grekio). [2] Ene de la muregoj, per la elfosadoj oni eltrovis la restaĵojn de teatro devenanta de ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K. Ĝi konsistis el duonronda plano, en kiu estis sidlokoj ĉizitaj en la rokon aŭ faritaj el grejso. La teatro povis enhavi proksimume 200 homojn kaj ĝi ankaŭ funkciis kiel publika renkontiĝejo.

Oni trovis ankaŭ la restaĵojn de kelkaj domoj diferencigitaj laŭ du malsamaj konstru-teknikoj. Krome, La eltrovo de kelkaj votaj terakotoj ekster la muroj atestus la antikvan ĉeeston de di-domo. La elfosadoj estis faritaj de 1949 ĝis 1956, poste interrompitaj kaj rekomencitaj inter 1978 kaj 1993; sed de tiam la laboroj estas ankoraŭ interrompitaj.

Arkeologia loko de Francavilla Marittima[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj ĉe Timpone della Motta.

La arkeologia areo de Francavilla Marittima montras antaŭ-kolonian setlejon fonditan de la Enotroj. La ejo situas sur natura teraso nomita la Timpone della Motta kiu estas je proksimume 14 km for de antikva Sybaris. Ene de ĉi tiu areo, en loko nomata Macchiabate, estis trovita tombejo kun proksimume 200 entombigoj. La tomboj estis cirklaj aŭ elipsaj; la mortinto estis metita kune kun funebra ilaro konsistanta el diversaj ceramikaĵoj kaj ĝenerale bronzaj objektoj kiuj estis parto de la vestaĵo de la mortinto. Ankaŭ armiloj povus esti trovitaj, se ĝi estis viro kiu apartenis al altaj rangoj.

La rezultoj de la studo sur la loko rivelis spurojn de hom-ĉeesto en la Bronzepoko inter la 13-a kaj la 10-a jarcento a.K., kaj ankaŭ alia loĝata areo el la 7-a jarcento a.K. En tiuj elfosadoj estis trovitaj objektoj, inkluzive de terakota vot-ofero el la 7-a jarcento a.K. prezentanta virin-figuron kun brodita robo sur kiu estas prezentitaj mitologiaj scenoj. Ankaŭ estis trovitaj fragmentoj de importita greka ceramiko, pra-korintaj vazoj kaj bronza plato de la 6-a jarcento a.K. Ĉiuj ties trovaĵoj nun estas konservitaj kaj ekspoziciitaj en la Arkeologia Muzeo de Sibario, kiu ankaŭ enhavas bronzan kirason konsistantan el kasko kun vango-protektilo kaj kiraso devenanta de la 6-a jarcento a.K.

La vivo en la vilaĝo ĉesis, verŝajne pro la detruo okazinta en 730 a.K. pro la alveno de la grekaj kolonianoj kiuj sklavigis la indiĝenajn loĝantojn. Indico kiu subtenas ĉi tiun tezon povus esti la konstruaĵo de templo dediĉita al la greka diino Ateno sur la restaĵoj de la vilaĝo.

Arkeologia loko de Punta Alice[redakti | redakti fonton]

En 1924 la restaĵoj de dorika templo dediĉita al Apolono Aleo (alaios: protektanto de la maro kaj de la navigado) estis trovitaj sur la terkapo de Punta Alice, en la municipo de Cirò Marina. Laŭ legendo, la tesalia heroo Filokteto, post la Troja Milito, en la areo inter Sibari kaj Crotone, sur la promontoro de Crimissa, fondis la urbon Krimisa poste identigitan kun la nuna Supra Cirò.

Origine la templo de la sesa jarcento a.K. havis ĉelon longan 27 metrojn kaj larĝan 8 metrojn, kiu estis malfermita ĉe la orienta flanko kaj dividita en du navojn per kolonaro. Poste la templo spertis transformon fare de la Brutioj preskaŭ je la fino de la 4-a jarcento a.K. Multe pli granda dorika periptero estis kreita, tute el ŝtono, ĉirkaŭita de ok kolumnoj sur la mallongaj flankoj kaj dek naŭ sur la longaj flankoj. En la transformo de tiu periodo, la arkaika ĉelo estis integrigita en la nova konstruaĵo dum la kolonaro estis duobligita sur la orienta flanko.

Inter la restaĵoj trovitaj ekzistas vot-oferoj de la arkaika periodo de la templo kaj la kapo, piedoj kaj maldekstra mano de la akrolito de Apolono konservitaj en la Arkeologia Muzeo de Reggio Calabria. Sur la kapo de la statuo estas truoj, kiuj estis uzataj por la aplikado de haro. La stilo de la statuo memoras tiun evoluigitan en Ateno ĉirkaŭ la artisto Fidio datebla je ĉirkaŭ la jaroj 440-430 a.K.

De la periodo de la 4-a jarcento a.K. estis trovitaj arkitekturaj terakotoj, fragmentoj de arkitravoj kaj dorikaj kapiteloj kiuj estas konservitaj en la Arkeologia Muzeo de Crotone. La eltrovoj de grandaj konstruaĵoj kiuj verŝajne servis por bonvenigi pilgrimojn devenas ankaŭ de la Brutia periodo.

Arkeologia areo de Vibo Valentia[redakti | redakti fonton]

Grekaj muregoj de Hiponio.

La arkeologiaj eltrovoj de tiu areo koncernas Hipponion, kiu estis kolonio de Granda Grekio situanta sur la tirena flanko de Kalabrio, konstruita ĉirkaŭ la sepa jarcento a.K. Per la elfosadoj faritaj ankaŭ oni trovis restaĵojn rilatajn al la urbo Vibonia, kiu estiĝis en la sama loko, post la detruo de la greka kolonio, kaj ankaŭ la restaĵojn de la antikva centro de Veipo. La loko situas je kvar kilometroj de la tirena marbordo kie nun estas la urbo Vibo Valentia.

La muregoj kiuj ĉirkaŭis la grekan kolonion de Hipponion estis proksimume 7 km longaj kaj 10 m altaj kaj estis trovitaj de Paolo Orsi en 1916 en la areo Trappeto Vecchio. La restaĵoj etendiĝas laŭ longeco de 350 m; en 1969 Ermanno Arslan trovis aliajn murpecojn. Ili estis konstruitaj el regulaj blokoj el grejso kaj kalkoŝtono verŝajne devenanta de ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K. La muroj estis fortigitaj je distancoj de 40 metrojn per cirklaj turoj. Kvar konstrufazoj estis studitaj, la plej malnova el kiuj apartenas al la konstruo farita el krudaj brikoj (miksaĵo de koto kaj pajlo).

En la Parco della Rimembranza areo Paolo Orsi trovis la restaĵojn de dorika templo el 500 a.K. verŝajne dediĉita al la diino Proserpina tre venerata de la Hipponiatoj, sed tre malmulte restas de la templo ĉar la marmoroj kaj kolonoj estis uzitaj por konstrui la normandan katedralon de Mileto. Aldone al la dorika templo, du aliaj temploj estis esploritaj: unu jonia situanta en la areo Cofino, la alia dorika situanta proksime de la ŝtonminejo Cardopati. La restaĵoj de la romia urbo Vibonia el la 2-a jarcento estis trovitaj ankaŭ en strato XXV Aprile, dum en la loko nomata Stanislao Aloe la restaĵoj de termika planto estis trovitaj riĉigitaj per plurkoloraj mozaikoj el kiuj portreto de Vespasiano Agrippa, nevo de la romia imperiestro Aŭgusto. En la sama areo aperis du domoj kun mozaikaj plankoj kaj en la areo de la milita flughaveno estis trovitaj restaĵoj de romia vilao kun transversaj volboj, kiuj bone konserviĝis dum la tempo.

Aliaj trovaĵoj, de la 7-a jarcento a.K., koncernas la arkaikan tombejon situantan en la loko de Scrimbia kaj nun estas konservitaj en la Arkeologia Muzeo de Vibo Valentia. En la vilaĝeto Vena Superiore estis malkovrita granda hipogea medio kiu koncernas kavernon de ĉirkaŭ 1 000 kvadrataj metroj kiu post diversaj studoj estas konsiderota kavern-preĝejo konsistanta el ununura navo.

Arkeologia areo de Capo Colonna[redakti | redakti fonton]

La nura restanta kolono de la templo dediĉita al Hera Lacinia.

La Arkeologia Parko Kapo Kolono situas dek kilometrojn sude de la urbo Crotone. Ĝi estis konstruita de la Intendantejo por la Arkeologia Heredo de Kalabrio kaj arigas 30 000 kvadratajn metrojn da tereno por elfosado kaj 20 hektarojn da arbaro kaj mediteranea arbustaro. En ĉi tiu areo estas la Arkeologia Muzeo, formita de tri pavilonoj.

La Parko estas strukturita per itinero en kies komenco estas aleo mergita en la mediteranea arbustaro. Sekve estas la murego de la sesa jarcento a.K. poste fortigita de la romianoj. Post la murego estas la komenco de la sankta vojo, 8,5 metrojn larĝa, kiu kondukas al la majesta dorika templo konstruita en honoro de la diino Hera Lacinia, protektanta paŝtejoj, virinoj kaj fekundeco. La templo estis konstruita sur la plej norda apendico de la terkapo kaj konsistis el ortangula plano kaj 48 kolonoj, proksimume 8 metrojn alta. La konstruo observis la konstru-kanonojn de la antikvgrekoj kaj devenas de ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K. El la tuta sankta konstruaĵo, hodiaŭ, konserviĝis nur unu 8,5 metrojn alta kolono, kun dorika kapitelo kaj fusto, kiu havas 20 plataj kaneloj konsistigitaj de 8 supermetitaj tamburoj.

Elfosadoj faritaj ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj eltrovis konsiderindan nombron da arkeologiaj restaĵoj, inkluzive de greka marmora ina kapo kiu, kune kun aliaj fragmentoj, devis esti parto de la skulpta ornamado de la frontonoj de la templo. [3] Apud la templo de Hera Lacinia estis trovitaj restaĵoj de konstruaĵo, nomita Konstruaĵo B, kiu devenas de la 6-a jarcento a.K. Konstruaĵo B havas ortangulan planon de preskaŭ 200 m² kaj estas konsiderita de arkeologoj kiel la origina templo; havis la funkcion de meditado kaj kulto; hipotezo apogita per la malkovro de kelkaj artefaktoj, kiel bronza boato, kiuj devenas de la unua duono de la oka jarcento a.K.

Ekster la sankta areo de la sanktejo estas kelkaj hejmaj ĉambroj, kiuj devis servi kiel loĝejoj por la pastroj. Ankaŭ en la areo ekster la templo estas vilao kaj balneum termale de la malfru-romia epoko, ambaŭ devenantaj de la 3-a jarcento, atestante la gravecon de la ejo en romiaj tempoj. La balneum malkovris Paolo Orsi en 1911 sed nur en 2003 la konstruaĵo tute reaperis.

Sur la norda flanko de la Parko estas la Katagogion, nomita Konstruaĵo K, havanta dorikan enirhalon. La plano de la strukturo evoluas en "L" formo kaj interne estas ĉambroj ornamitaj per kvadratoj kaj ortanguloj. La funkcio de ĉi tiu konstruaĵo estis tiu de hotelo por moŝtaj gastoj kaj devenas de la 4-a jarcento a.K.

Dua konstruaĵo, la Hestiatorion, banked-konstruaĵo aŭ Konstruaĵo H, estas sur la suda flanko kaj ĝiaj restaĵoj ankoraŭ devas esti studitaj fare de arkeologoj. En la unua analizo, la trovaĵoj trovitaj en ĉi tiu areo igas dedukti, ke ĝi estas konstruaĵo, kies funkcio estis tiu de refreŝiĝo ne nur por la pastroj sed ankaŭ por vojaĝantoj.

La vasta nombro da trovaĵoj kaj restaĵoj estas dividita en la diversajn muzeojn de la urbo Crotone: la lastaj eltrovaĵoj estas konservitaj en la muzeo de Capo Colonna, en la Antiquarium de Torre Nao estas kelkaj eltrovaĵoj el la antaŭkolonia epoko kaj en la Nacia Arkeologia Muzeo de Crotone estas konservitaj la unuaj restaĵoj de la arkaika epoko kaj ĉefe la trezoro de Hera.

Arkeologia areo de Locri Epizefiri[redakti | redakti fonton]

Jonia templo de Locri.

Locri Epizephyrii estis urbo de Granda Grekio, fronte al la Ionia Maro, fondita en la 7-a jarcento a.K. el la grekoj venantaj el Lokrido. La arkeologia areo situas en la municipo Portigliola, proksimume 3 km sude de la nuna municipo Locri. La arkeologia loko de la antikva urbo estas hodiaŭ dividita en kvar partojn. En loko nomata Marasà, situanta malantaŭ la Arkeologia Muzeo, troviĝas la sanktejo de kiu hodiaŭ konserviĝas la ĉefaj partoj. La unua studo de la areo estis realigita de Paolo Orsi; poste la areo estis plue studita kaj la elfosejo pligrandiĝis.

La historio de la sanktejo trairas diversajn fazojn kaj transformojn: laŭ studoj, ĝi estis konstruita ĉirkaŭ la mezo de la 7-a jarcento a.K. baldaŭ post la fondo de la poliso, ĝi estis pligrandigita al la mezo de la 6-a jarcento a.K. kaj rekonstruita en la 5-a jarcento. Tre malmultaj atestoj restis de la jonia templo kiu karakterizis la sanktejon, kiel ekzemple la okcidenta bazo de la kelo. La malabunda kvanto de arkeologiaj trovaĵoj ŝuldiĝas al ofta forigo de kalkŝtonblokoj kiu okazis en la 19-a jarcento, blokoj kiuj estis utiligitaj por konstrui modernajn konstruaĵojn. Tamen arkeologoj sukcesis dedukti, ke la jonia templo, konsistanta el blokoj el grejso, konsistis el longforma ĉelo kun pronao 22 metrojn longa kaj 8 metrojn larĝa.

La unua modifo farita (meze de la sesa jarcento) komence koncernis la murstrukturojn kiuj estis konstruitaj en kalkŝtonblokoj. La ĉelo estis modifita por akcepti la tipan arkaikan strukturon kun la ĉeesto de la "plena akso" alivorte kun vico de lignaj kolonoj laŭ la centra akso kiu dividis la ĉelon en du navojn. La plej radikala transformo estis farita en la kvina jarcento a.K. kiam la originala strukturo de la templo estis malkonstruita kaj konstrulaboroj komenciĝis sur tute alia templo ol la antaŭa. Fakte, la nova strukturo, je 45 metroj por la longa flanko, 19 metrojn por la mallonga flanko kaj 17 kolumnoj, estis multe pli granda, la stilo estis la jona farita per blokoj el kalkŝtono. Sur la fasado de la templo estis dekoracio prezentanta la du Dioskurojn rajdantajn tritonon. La sanktejo estis verŝajne konstruita en honoro de la diino Afrodito donita la gravecon de ŝia venero por la loĝantoj de Locri; alia hipotezo sugestas, ke la diino Afrodito estas la eltrovo de kelkaj vottrovaĵoj, sed malgraŭ ĉiuj studoj dediĉitaj al la sankta areo kaj la templo, tiu hipotezo ne povas esti asertita kun certeco.

Alia loko riĉa je historio estas tiu de Centocamere kie troviĝas restaĵoj de multnombraj domoj kaj fornoj danke al kio oni povas dedukti, ke tiu ĉi areo estis la ceramika distrikto de la urbo. La restaĵoj de la urba teatro gravegas rilate la apartecon de la strukturo, la nura ĉeestanta en Kalabrio. Ĉiuj komponantoj de la strukturo estas ankoraŭ videblaj: de la duonronda aŭditorio kun ŝtupoj por spektantoj dividitaj per ŝtupetaroj en sep sektorojn, ĝis la rektangula sceno malantaŭ kiu estas du putoj en kiuj multaj sanktaj objektoj estis trovitaj. La teatro estis konstruita ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K. sed diversaj ŝanĝoj estis faritaj en romia tempo.

En la arkeologia areo de Locri estis trovitaj restaĵoj de la sanktejo de Persefono, kiu staras ĉe la piedo de la monteto Mannella proksime al la urbomuroj de la poliso. La sanktejo povas esti datigita inter la 7-a kaj 3-a jarcento a.K. Ĝia malkovro povas esti atribuita al Paolo Orsi kiu finis la elfosadon inter 1908 kaj 1911; lia laboro elmontris altvalorajn trovaĵojn inkluzive de la Pinakes (en malnovgreka πίνακες ), malgrandaj kvadratoj en terakoto, ligno, marmoro aŭ bronzo de sankta naturo tipa por antikva Grekio; la imponaj grejsaj muroj, kiuj limigis la sanktan areon.

Krom la templo de Persefono estas restaĵoj de tri aliaj sanktaj areoj: la templo de Olimpia Zeŭso, la sanktejo de Grotta Caruso aŭ Grotta delle Ninfe kaj la sanktejo de Zeŭso Saettante. La templo de Olimpia Zeŭso ankoraŭ ne troviĝis krom la cilindra ujo, farita el kalkŝtono, kiu servis kiel arkivo por la sanktejo. Ĉi tio estis kaŝe lumigita kaj prirabita de ĝia enhavo, kiu estis parte reakirita kaj konsistas el 39 bronzaj tabloj. La sanktejo de la Grotta delle Ninfe situas en kaverno ekster la urbomuroj kaj devenas de la 6-a jarcento a.K. kaj estis malkovrita de Enrico Arias en 1940. Hodiaŭ la vizito de la loko ne estas realigebla ĉar parto de la kaverno kolapsis post la elfosadoj sed ĝiaj trovaĵoj estas ekspoziciitaj en la Nacia Arkeologia Muzeo de Locri. La sanktejo de Fulmanta Zeŭso situas malantaŭ la Muzeo kaj, danke al la trovitaj vot-trovaĵoj, eblas taksi la historian periodon de la templo kiu iras de la 5-a ĝis la 3-a jarcento a.K.

Multaj el la restaĵoj trovitaj en ĉi tiu areo prezentas Zeŭson pretan ĵeti unu el siaj fulmoj; tial la hipotezo ke la templo estis konstruita en lia honoro.

Arkeologia areo de Sibari[redakti | redakti fonton]

Superrigardo de la elfosadoj de Sibari.

La antikva urbo Sibari (en malnovgreka: Σύβαρις, Sybaris) estis la unua kolonio fondita de la grekoj ĉe la ionia marbordo de Kalabrio ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K. La urbo estis fronte al la Ionia Maro kaj situis inter la riveroj Crati kaj Coscile, sude de la Golfo de Taranto. La arkeologia parko, konstruita proksime de la restaĵoj de la urbo, kovras vastan areon kiu etendiĝas sur 168 hektaroj da tero. La arkeologiaj trovaĵoj, rezulto de la elfosadoj faritaj ĝis nun, estas de la romia epoko, devenantaj de la kolonio de Copia konstruita sur la restaĵoj de la greka urbo Thurii (en malnovgreka: Θούριοι, Thoúrioi).

Unu el la areoj de signifa historia graveco estas tiu de la Parco del Cavallo, en kiu la laboroj komenciĝis en 1932. La ejo de la Parco del Cavallo estas plena de trovaĵoj rilatiĝantaj al la urbo Copia. En ĉi tiu areo estis trovitaj restaĵoj de la plej grava publika konstruaĵo de la antikva urbo: nome la teatro-hemiciklo. La plej malnova fazo de ĝia konstruado estas de la 1-a jarcento a.K. kaj ĝi estis duonronda strukturo kiu devis funkcii kiel bazaro aŭ kunvenejo. Post jarcento, ĉirkaŭ la unua jarcento p.K., la konstruaĵo spertis profundajn transformojn kaj estis readaptita en teatron. La ornamadoj de la konstruaĵo, reakiritaj en la elfosadoj, konsistis plejparte el frisoj kaj statuoj.

Restaĵoj de la teatro.

Antaŭ la teatro estis la forumo, kiu estis rearanĝita sur areo devenanta de la helenisma periodo kiu verŝajne havis la funkcion de Agoro. En la areo de Parco del Cavallo troviĝas la restaĵoj de la termika konstruaĵo kies konstruo devenas de la 1-a jarcento p.K. La banejoj situis proksime de la teatro kaj de la forumo. La konstruaĵo estis alirita tra serio de komunikaj ĉambroj ornamitaj per mozaikoj kun nigraj kaj blankaj kaheloj kiuj formis geometriajn ĉeftemojn, laŭ kiuj oni pasis por veni al la termikaj ĉambroj. El la termikaj banejoj rekoneblas la calidarium kaj la tepidarium. La lasta fazo de la konstruaĵo estas de la 7-a jarcento kiam ĝi perdis sian termikan funkcion kaj estis recikligita kiel kristana preĝejo.

En la sama konstruejo estas la restaĵoj de kelkaj domoj, ĉiuj kun la tipa aranĝo de romiaj domoj de la aŭgusta epoko, kun kvarangula tegmento. Malantaŭ la teatro la restaĵoj de romia domus ornamita per mosaikaj plankoj estis trovitaj. En la sama areo estis trovita bronzo devenanta de la 5-a jarcento a.K. nomita Toro Cozzante. En la areo de Parco del Cavallo aperis ankaŭ restaĵoj de granda vojo 350 m longa kaj 13 m larĝa kun direkto nord-suda, kiu transiras alian vojon en direkto orient-okcidenta 7 metrojn larĝa. La teatro situas sur la nordorienta angulo de tiuj stratoj, dum la restaĵoj de la romiaj banejoj kaj de la tabernae estis trovitaj proksime de la aliaj anguloj.

Alia elfosad-areo etendiĝas de la Ĉeval-parko direkte al la maro kaj estas nomita la Blanka Domo. Ĉi tie konserviĝis ĉambro de la 4-a jarcento a.K. en kiu troviĝas cirkla turo kiu servis kiel ŝirmejo por boatoj ĝis la unua jarcento a.K., periodo en kiu estis konstruita granda enirejo. Poste, ĉirkaŭ la tria jarcento, la areo estis konvertita en tombejon, pro la malproksimiĝo de la marbordo.

Scolacium arkeologia areo[redakti | redakti fonton]

Teatro Scolacium.

La identigo de la arkeologia loko de Scolacium (malnovgreke: Σκυλλήτιον) estas atribuenda al Ermanno Arslan. La eltrovo de surskribo kun la nomo de la romia kolonio Minerva Scolacium permesis al li atesti la historian validecon de la areo. La restaĵoj de la latina kolonio situas 10 km for de la nuna Squillace, sude de Katanzaro proksime de la distrikto Lido.

Elfosadoj, kiuj komenciĝis en 1965, alportis al la lumo ne nur la restaĵojn de la antikva kolonio, sed ankaŭ enfokusigis atenton sur la greka setlejo de Skylletion. La strukturo de la greka setlejo estas nekonata kaj nur ceramiko kaj moneroj devenantaj de ĉirkaŭ la 6-a jarcento a.K. eliris el la elfosadoj. Novaj elfosadkampanjoj faritaj fare de la Arkeologia Inspektorado de Kalabrio elportis murstrukturojn de la helenisma epoko.

La plej grava punkto de la areo situas proksime de la forumo, kiu havas ortangulan planon kovritan per kvadrataj brikoj kaj estas ĉirkaŭita de enirhaloj, kie la ĉefaj agadoj de la ĉiutaga vivo de la romia kolonio okazis. La restaĵoj de la Capitolium, nome la plej grava religia konstruaĵo en la romia urbo kiu alrigardis la placon, estas daŭre videblaj. La restaĵoj de la konstruaĵo estas tre malabundaj kaj la nura videbla trovaĵo estas parto de la podio. La Kurio, sidejo de la loka senato, kaj la Caesareum, aŭ la loko kie la imperiestro estis festita, estas du konstruaĵoj konstruitaj anstataŭe de la tabernae.

Ne tre malproksime de la forumo, kuŝantaj sur la deklivo de monteto, troviĝas la restaĵoj de la teatro, kiuj montras tri malsamajn konstrufazojn: la unua devenanta de la malfrua respublika epoko, la dua responda al la julia-klaŭda epoko kaj la tria datebla ĉirkaŭ la 2-a jarcento. La kapacito de la teatro estis proksimume 3 500 homoj; la konstruaĵo ankaŭ havis diversajn publikajn funkciojn en la Romia Scolacium. Parto de la cavea kaj de la orkestro estis konservita kaj la sidlokoj rezervitaj por moŝtaj personecoj daŭre estas videblaj.

La normanda baziliko ĉeestanta sur la loko.

Multaj skulptaj kaj arkitekturaj trovaĵoj venas de la teatra areo; videblas ankaŭ la restaĵoj de la amfiteatro, kiu hodiaŭ restas la sola konata en Kalabrio devenanta de la 2-a jarcento p.K. Troviĝis tri portretkapoj el la teatra scenejo, du el kiuj el la Julia-Klaŭda epoko kaj unu el la Flavia epoko. Ankaŭ du grandaj blankaj marmorstatuoj konservitaj en la Antiquarium de Roccelletta aneksita al la Arkeologia Parko estis trovitaj.

La urbo-placon komence trairis la decumanus maximus, la ĉefstrato de la urbo, kiu poste estis translokigita al la mallonga flanko de la placo, kaj proksime al ĉi-lasta estis granda monumenta fontano. Aliaj trovaĵoj estis trovitaj ĉe la rando de la urbo kiel ekzemple la romiaj banejoj kaj tombejoj kun multaj bone konservitaj maŭzoleoj.

Ĉe la enirejo de la arkeologia parko Scolacium estas la restaĵoj de impona normanda baziliko de la 11-a jarcento dediĉita al Sankta Maria della Roccella kiu spertis diversajn transformojn ligitajn al la okcidenta romanika stilo, la bizanca kaj araba epokoj. La konstruaĵo konsistis el ununura granda navo prilumita per kvin fenestroj; la superlevita transepto estis kovrita per krucvolboj; tra la transepto estis aliro al tri absidoj, plibeligitaj per arab-bizancaj ornamadoj, ankaŭ tiuj superlevitaj.

Rilataj eroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]