Arno Arthur Wachmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arno Arthur Wachmann
Persona informo
Nomo Arno Arthur Wachmann
Dato de naskiĝo 8-a de marto 1902
Loko de naskiĝo Hamburgo
Dato de morto 24-a de julio 1990
Loko de morto Hamburgo
Okupo
Aĝo je morto 88
v  d  r
Information icon.svg

Arno Arthur Wachmann (naskiĝis la 8-an de marto 1902 en Hamburgo, mortis la 24-an de julio 1990 en Hamburgo) estis germana astronomo

Li studis pri astronomio en la Universitato Christian Albrecht de Kijlo kaj tie faris en 1926 sian disertaĵon pri la propraj movoj de la steloj.

En 1927 li dungiĝis en la Observatorio de Hamburgo, en Hamburg-Bergedorf. Tie, kun Arnold Schwassmann li malkovris la periodajn kometojn 29P/Schwassmann-Wachmann, 31P/Schwassmann-Wachmann kaj 73P/Schwassmann-Wachmann.

Li malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ 4 asteroidojn.

Li emeritiĝis en 1969.

La asteroido 1704 Wachmann estas tiel nomata en lia honoro.


Malkovritaj asteroidoj : 4
1192 Prismo 17-a de marto 1931 kun Arnold Schwassmann
1465 Aŭtonomo 20-a de marto 1938
1501 Baade 20-a de oktobro 1938
1586 Thiele 13-a de februaro 1939

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]