Aronio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aronio
Prunfolia aronio (Aronia x prunifolia)
Prunfolia aronio (Aronia x prunifolia)
Biologia klasado
Ordo: (Rosales)
Familio: Rozacoj (Rosaceae)
Subfamilio: (Spiraeoideae)
Tribo: Pireoj (Pyreae)
Subtribo: Pirenoj (Pyrinae)
Genro: Aronio
Medik.
Aronia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aronio (Aronia) estas genro el la familio de rozacoj (Rosaceae).

Priskribo

Aroniaj specioj estas somere verdaj arbustoj kun pintaj, frape vinoruĝaj vintraj burĝonoj. La unuopaj folioj estas elipsaj ĝis inverse ovoformaj, 2 ĝis 8 cm longaj, plej ofte mallonge pintaj, malforte entranĉaĵe segitaj, supre havas sur la meza ripo nigroruĝajn haretojn kun brile ruĝa aŭtuna koloro.

En korimbaraj floraroj staras dek ĝis 20 floroj kune. La duseksaj, radiarsimetriaj, kvinnombraj floroj havas diametron de ĉirkaŭ 1 cm. Ekzistas kvin sepaloj. La kvin libere starantaj petaloj estas blankaj aŭ pale rozaj. La plej ofte 20 purpuraj, harhavaj stamenoj estas sur sia bazo kunkreskintaj. La ruĝaj aŭ nigraj, pomoformaj fruktoj havas diametron de 5 ĝis 12 mm.

Scienca nomo

La scienca nomo Arónia devenas el la greka vorto αρωνια (arōnía) „mespilo“, kiu apartenas al la vorto αρια (aría) „alizo“. Ĉi tiu nomo estis transprenata sur genron el norda Ameriko.[1]

Specioj

Ĝi enhavas la sekvajn 3[2] speciojn:

  • Felta aronio (Aronia arbutifolia (L.) Pers., Syn.: Aronia arbutifolia var. brilliantissima hort., Crataegus pyrifolia Lam., Mespilus arbutifolia L., Photinia pyrifolia (Lam.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus arbutifolia (L.) L. f., Sorbus arbutifolia (L.) Heynh.)
  • Nigra aronio (Aronia melanocarpa (Micĥ.) Elliott, Syn.: Aronia melanocarpa Spach, Aronia nigra (Medik.) Dippel, Aronia nigra (Willd.) Koehne, Hahnia arbutifolia var. nigra Medik., Mespilus arbutifolia var. melanocarpa Micĥ., Photinia melanocarpa (Micĥ.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus arbutifolia var. nigra Willd., Pyrus melanocarpa (Micĥ.) Willd., Pyrus nigra (Willd.) Sarg.):
    • Aronia melanocarpa var. grandifolia (Lindl.) Schneid.
    • Aronia melanocarpa (Micĥ.) Elliott var. melanocarpa
  • Prunfolia aronio (Aronia x prunifolia) (Marshall) Rehder (Syn.: Crataegus prunifolia (Marshall) Baumg., Mespilus prunifolia Marshall, Photinia floribunda (Lindl.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus floribunda Lindl.)

Bildoj

Referencoj

  1. Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlag, p. 78. ISBN 978-3-86820-149-9.
  2. Botanica, Bäume und Sträucher, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4467-7, paĝo 105 germane

Fonto

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Aronija » el alia lingva sekcio de Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5112886 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)