Astura lingvo
Asturia | ||
Asturianu (asturjanu) | ||
lingvo • moderna lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
asturleonaj lingvoj | ||
Parolata en | Asturio | |
Parolantoj | 110 000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 450 000 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Akademio de la Asturia Lingvo | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-3 | ast | |
Glottolog | astu1246 | |
Angla nomo | Asturian | |
Franca nomo | asturien | |
Vikipedio | ||
La asturia lingvo (asturie asturianu [asturjanu], hispane asturiano [asturjano]) estas latinida lingvo, parolata en la nordhispania regiono de Asturio (asturie Asturies, hispane Asturias).
Multaj asturianoj glitas en kontinuo inter la norma hispana kaj la asturia laŭ la medio. En la okcidentaj dialektoj, estas ankaŭ influo de la galega lingvo.
Tamen, nuntempe la lingvo suferas multe pro malprestiĝo kaj politika depremo. Kvankam ĝin parolas entute efektive 450 000 homoj, laŭ nombrado de 1991 fare de la hispana registaro, nur en Miranda de Douro ĝi estas nun oficiale agnoskata lingvo. La leĝo pri aŭtonomeco de Asturio apenaŭ agnoskas ĝin protektinda. Aliloke oni eĉ ne agnoskas ke ĝi estas vera lingvo, sed insistas, ke ĝi estas nura dialekto de la kastilia hispana lingvo. Alia nomo por la lingvo estas bable, kiun memkonsciaj parolantoj de la asturia malŝategas. Ĝi estas parenca al "babili". La uzo de tiu termino montras, ke eĉ la kritikuloj sentas la fortan malsamecon inter la asturia kaj la kastilia, kaj tiel montras falsa ilian pretendon ke ĝi estas nura dialekto de la kastilia.
Estas tri grupoj de dialektoj: okcidenta, centra kaj orienta asturia lingvo. Ekzistas ankaŭ Akademio (Academia de la Llingua Asturiana), kiu laboras pri komuna lingvo.
Ekzempla frazo: Munches Gracies = Grandan Dankon; Güei voi dir al monte = Hodiaŭ mi iros al la monto
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
greke http://www.websters-online-dictionary.org/definition/Asturian-english
- http://www.asturies.com/asturianu/
- Academia de la Llingua Asturiana "Akademio de la Asturia Lingvo", asture.
- Asturilingva fako de DMoz
Vidu ankaŭ
|