Béla Fogarasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Fogarasi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1891 (1891-07-25)
en Budapeŝto
Morto 28-an de aprilo 1959 (1959-04-28) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • ĵurnalistoekonomikisto
vdr

Béla Fogarasi [fogaraŝi], laŭ la hungara skribmaniero Fogarasi Béla estis hungara filozofo, ĵurnalisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Béla Fogarasi naskiĝis la 25-an de julio 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Fogarasi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis ĝis la revolucio en 1918. Li aliĝis al la komunistoj kaj li redaktis ilian periodaĵon. Dum la Hungara Sovetrespubliko li aranĝis la altan edukadon. Post fiasko de la respubliko li fuĝis al Vieno, poste al Berlino. En la 1930-aj jaroj li vivis kaj laboris en Moskvo, kie li iĝis profesoro. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj edukis en universitato kaj redaktis revuon. Li ricevis premion Kossuth en 1952.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Logika (Logiko) - lia ĉefverko - 1951, 1953, 1955, 1958
  • Az ítélet voluntarisztikus elmélete 1913
  • A munka problémája (Problemo de la laboro) 1919
  • Kommunista politika – kommunista kultúra. (Komunista politiko - komunista kulturo) 1919
  • Die Zerstörung der Kultur in Deutschland unter der Herrschaft des Faschismus 1946
  • Tudomány és szocializmus. (Scienco kaj socialismo) 1956

Fontoj[redakti | redakti fonton]