Béla Halmos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Halmos
Béla Halmos en 2010
Béla Halmos en 2010
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1946 (1946-06-04)
en Szombathely
Morto 18-an de junio 2013 (2013-06-18) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Béla Halmos [halmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmos Béla estis hungara violonisto, popolkantisto, altlerneja instruisto, arkitekto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).

Béla Halmos [1] naskiĝis la 4-an de junio 1946 en Szombathely, li mortis la 18-an de julio 2013 en Budapeŝto.

Béla Halmos dum koncerto
Reliefo pri Béla Halmos

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Halmos frekventis lernejon en Gyula, kie li lernis ankaŭ violonadon. Li akiris arkitektan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1970. Post siaj studoj li eklaboris en arkitekta instituto, sed libertempe li ankaŭ muzikadis popolkantojn. Dum la studentaj jaroj en 1969 li muzikadis duope kun Ferenc Sebő, ekde 1974 jam en orkestro. En 1972 li partoprenis en movado "dancdomo," kiu revivigis la hungaran popolmuzikon. En 2011 tiu movado iĝis kultura heredaĵo de UNESCO. Inter 1979 kaj 1991 li koncertadis laŭokaze, poste li estis primara violonisto de popolorkestro "Kalamajka" ĝis 2009. Intertempe en 1987 li akiris muziksciencan gradon kandidato, poste li okupiĝis profesie pri esploro de popolmuziko. En 2007 li ekinstruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, samtempe en Universitato de Pécs. Li eldonis diversajn muzikdiskojn. Li ricevis premiojn inter 1973-2013. Li ekhavis edzinon en 1969, kiu naskis 2 filinojn.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Ádám István és bandája (Egy széki zenekar monográfiája) (disertaĵo, manuskripto, 1986)
  • A széki férfitáncok zenéje. Széki hangszeres népzene I. (kunaŭtoro, 1995)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2014)
  • popolmuzika festivalo en Gyula ekde 2014
  • premio nomata pri Béla Halmos

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]