Ferenc Sebő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sebő
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1947 (1947-02-10) (77-jaraĝa)
en Szekszárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ödön Sebő
Okupo
Okupo dirigentokantistogitaristokomponistomuzikisto • etnomuzikologo
vdr

Ferenc SEBŐ [ŝebO], hungare Sebő Ferenc, Esperante estas hungara popolkantisto, gitaristo, vjelisto, komponisto kaj altlerneja instruisto.

Ferenc Sebő naskiĝis la 10-an de februaro 1947 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sebő frekventis muzikan lernejon en Székesfehérvár, sed poste li studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Inter 1970-1973 laboris, kiel arkitekto. Baldaŭe li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Jam pli frue li komencis sian kantistan kaj komponistan karierojn en 1969 kune kun Béla Halmos. Poste li ricevis rolojn en filmoj kaj en Hungara Radio, dume li profesie okupiĝis pri popolmuziko. Li estis grava motoro de movado "dancodomo", kiu estas grupo, kiu dancas kaj kantas hungarajn popolkantojn. Li ricevis postenojn ankaŭ en Hungara Televizio kaj Hungara Scienca Akademio kaj instruis en Muzikarta Altlernejo. Li fondis orkestron nomatan "Sebő". Li ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ekde 1976 ankaŭ aliajn premiojn.

Li eldonis diversajn muzikdiskojn kaj li muzikadas la hungaran popolkantojn kaj poemojn de famaj hungaraj poetoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]