Badacsonytördemic
El Vikipedio
Badacsonytördemic (badaĉonjtordemic) estas malgranda vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 8263
- Telefonprefikso: 87
Geografio [redakti]
Badacsonytördemic situas inter monto Badacsony kaj norda bordo de Balatono laŭ ĉefvojo kaj fervojo Balatonfüred-Keszthely.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1219 en formo Turdemiz, kie nobeloj loĝadis. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. Tiutempe ŝtonominejo ekfunkciis. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony. La loĝantoj okupiĝas pri vinkulturo kaj fremdultrafiko.
Vidindaĵoj [redakti]
- klasikisma romkatolika kapelo
- monto Badacsony
- memordomo pri Francisko Rákóczi la 2-a
