Bakonyoszlop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Bakonyoszlop

Bakonyoszlop (bakonjoslop) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc. Oszlop signifas kolono. Ĝis 1913 la oficiala nomo estis Oszlop.

Bazaj informoj

Situo

Panoramo al Bakonyoszlop

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Zirc troviĝas 10 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1392 en formo Ozhlop. Tiutempe la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Csesznek. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al familio Esterházy, kiuj venigis germanojn kaj aŭstrojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.

Vidindaĵoj

Kastelo de Bakonyoszlop